Fernando Maia Jr., la Esperantisto de la Jaro 2020, estas Vikipediisto

Kiel Esperantisto de la Jaro 2020 estis proklamita Fernando Maia Jr. – Brazila geologo, vicprezidanto de UEA – Universala Esperanto-Asocio, kaj aktiva Vikipediisto. Nome de la organizo Esperanto kaj Libera Scio ni kore gratulas vin, Fernando!

La titolo Esperantisto de la Jaro estas honora titolo ĉiujare aljuĝata al esperantisto aparte merita pri siaj agado kaj atingoj. La ĵuriadon iniciatis la gazeto La Ondo de Esperanto en 1998. Elektado de laŭreato okazas per voĉdonado fare de internacia ĵurio de reprezentantoj de diversaj tendencoj de Esperanto movado kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato estis William Auld en 1998, pro siaj meritoj pri literaturo, aparte kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo.

Aŭtoro: Anna Striganova, CC BY-SA 4.0, stucita de KuboF Hromoslav

Fernando Maia Jr. esperantistiĝis en 2006. Kiel socia aktivulo li laboras ĉefe pri Esperanto, junularo, edukado, kulturo kaj socia inkludo. Li trairis diversajn rolojn en la Esperanta movado, unue precipe en sia devenlando Brazilo, plej nove kiel vicprezidanto de UEA – Universala Esperanto-Asocio. Pli multaj informoj estas en la artikolo pri li en la Esperanta Vikipedio.

La oficiala klarigo pri elekto de Fernando estas: “En la jaro de la kronvirusa pandemio li iniciatis kaj realigis retan okazigon de la Universala Kongreso sub la nomo “Virtuala Kongreso de Esperanto”. La reta kongreso okazis kun aliaj Esperanto-aranĝoj kadre de la pli granda MondaFest’, kio ebligis almenaŭ retan partoprenon al pluraj novaj esperantistoj.”

Aparte notindas, ke Fernando estas aktiva ankaŭ en la Vikimedia komunumo kiel Uzanto:Fernando Maia Jr.. Unue li kontribuadis en la portugala Vikipedio, sed nelonge post esperantistiĝo transiris al Esperantaj Vikimediaj projektoj. Li multe kontribuis al la Esperanta Vikivortaro kaj ankoraŭ nun (malgraŭ sia plena programo) kontribuas al la Esperanta Vikipedio. Sume li sub sia nuntempa uzanto-konto faris pli ol 6 000 redaktojn!

Koran gratulon pro via elekto, Fernando, kaj dankon pro via servado (ankaŭ) kiel Vikimediano!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top