Partoprenu la 1-an Ĝeneralan asembleon je 16-a de Majo 2020

Verdire, ni havas grandan mision (krei la mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro), sed ni ne povas sukcesigi ĝin solaj! Venu ankaŭ vi – kaj ni helpu la mondon kune! Partoprenu en la 1-a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio, kiu okazos la 16-an de Majo 2020 ekde 18:00 UTK plene virtuale.

Por partopreni sendu retpoŝton al [email protected] kaj ni sendos al vi instrukciojn pri virtuala partopreno. Dume ni ne volas publikigi la partopren-manieron por eviti “interretajn piratojn”, kiel bedaŭrinde okazis ĉe aliaj virtualaj renkontiĝoj.

En programo estos pluraj gravaj punktoj:

  • elekto de nova Estraro
  • elekto de nova Revizia komisiono
  • revizio de la Statuto
  • aprobo de la Jarraporto kaj Financa raporto
  • aprobo de la Jarplano kaj Propono de la jara buĝeto

Kiel partopreni

  1. membriĝu
  2. sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
  3. sekvu la instrukciojn en la retpoŝta respondo

Ni antaŭĝojas vidi vin!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top