Citado en Vikipedio pli facila danke al Citation Hunt en Esperanto

La ilo Citation Hunt („Ĉaso de citaĵoj“) plifaciligas al vi trovon de asertoj en Vikipedio, kiuj bezonas citadon de pli bona fonto. Tiel vi povas helpi al Vikipedio esti pli fidinda kaj utila. Citation Hunt nun funkcias ankaŭ ĉe la Esperanta Vikipedio kaj plene en Esperanto.

Vikipedio estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas fontojn, kiujn ĝi citas. Citi fontojn bonas ankaŭ por helpi al legantoj trovi originajn materialojn, kiuj kutime enhavas pli detalajn informojn (kaj estas pli akceptataj kiel fontoj por diversaj tezoj, ekzemple en universitato). Por citado estas uzataj t.n. “referencoj”, aŭ (neprecize) “piednotoj” (piednotoj pliklarigas la enhavon sen nepre mencii la fonton de informo, dum referencoj mencias la fonton sen nepre pliklarigi la enhavon). En faka, scienca literaturo ofte citado funkcias per simpla listigo de fontoj fine de artikolo, kio sufiĉe bone funkcias por eldonoj, kiuj ne estas poste modifataj. Sed en interreta enciklopedio, kie modifado estas ĉiutaga afero, tio ne funkcius, ĉar post certa tempo estus malfacile scii, kiu aserto venas de kiu fonto. Tial en Vikipedio ni uzas entekstajn referencojn, kiuj mencias fonton de konkretaj asertoj.

Tamen, ne ĉiuj asertoj en Vikipedio citas sian fonton. Okazas, ke eĉ en tuta artikolo estas neniu mencio de fonto. La kialoj estas diversaj – la teksto venas de tempo kiam Vikipedio ankoraŭ ne citis fontojn, la tekston aldonis novulo kiu ne sciis pri la neceso citi aŭ ne sciis kiel tion fari, eĉ povas esti intenca vandalado.

Por unuflanke distingi tiujn malpli kvalitajn partojn de Vikipedio de tiuj je kutima kvalito, kaj aliflanke inviti Vikipediistojn kaj legantojn al plibonigo, Vikipedio markas senfontajn asertojn kaj artikolojn per diversaj avertaj signoj (per ŝablonoj). Tiamaniere estas artikoloj metitaj en kategoriojn, kie spertaj Vikipediistoj povas ilin trovi kaj plibonigi. Sed por plisimpligi la procezon ekzistas ankaŭ diversaj iloj, ekz. Citation Hunt.

Citation Hunt

La ilon Citation Hunt programas Guilherme Gonçalves kaj aliaj volontuloj. Por ĉiu lingva versio de Vikipedio bezonas esti farita speciala agordo, tial dum certa tempo mankis Esperanto. Ekde Januaro 2021, Citation Hunt funkcias ankaŭ por la Esperanta Vikipedio kaj ĝia interfaco estas plene tradukita en Esperanton. Niaj dankoj venas al Václav Zouzalík (kiu alprogramis la agordon por nia Vikipedio) kaj al pluraj tradukintoj de la interfaco per translatewiki.net, kies laboron finis Michal Matúšov.

Uzado estas sufiĉe simpla, eĉ intuicia. Venu al la retejo de Citation Hunt kaj ĝi montros al vi hazardan aserton, kiu bezonas referencon al fidinda fonto. Se vi scias bonan fonton (aŭ scias trovi ĝin) por subteni la aserton, klaku la butonon “Mi komprenis!” – la ilo vin sendos al la ĝusta loko en Vikipedio. Se vi preferas labori pri alia aserto, klaku la butonon “Sekva!” – la ilo montros al vi alian aserton. Vere simple, ĉu?

Vi eĉ povas labori nur pri via preferata temo! En la tekstujon sub la butonoj entajpu vian preferatan temon kaj elektu de inter la proponoj.

Kampanjo pri citado

Ankoraŭ restas multa laboro pri citado en Vikipedio. Tial Vikimediaj movadanoj, ankaŭ nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (estontece nomata Vikimedio Esperanto), organizas diversajn kampanjoj por atentigi pri la temo kaj fokusigi laboron.

Ekde la 15-a de Januaro ĝis la 5-a de Februaro 2021 vi povas partopreni la kampanjon #1Lib1Ref. Ĝi celas precipe bibliotekistojn, sed estas malfermita ankaŭ al kutimaj Vikipediistoj kaj eĉ legantoj. Ĉi-foje ĝi aldone havas 2 subkampanjojn kaj eĉ provizas premiojn por la plej aktivaj aldonantoj de referencoj. Utiligu vian ŝancon per helpado al Vikipedio kaj Esperanto aldone eĉ gajni ion plian valoran!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top