3-a Virtuala Kongreso de Esperanto Retoso

“Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
Tutmonde
24.11.2022 – 27.11.2022

Organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Teknike realigata de E@I. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 18-a de novembro 2022. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo sube. En 2022 la VK okazas kune kun Retoso, la reta evento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Aliĝilo al VK

La Virtuala Kongreso finiĝis, sed ne jam registriĝintaj UEA-membroj por 2023 povas registriĝi senpage por spekti la prelegojn. La platformo estos alirebla ĝis la 31-a de januaro 2023.
Aliĝi al VK

Senpaga ĝis 31.01.2023

Aliĝi al VK kaj UEA

UEA-kotizo (2 € ĝis 44 €) + senpaga VK-kotizo (ĝis 31.01.2023)

Aliĝi nur al VK

Sen membreco en UEA, 50 € (ĝis 31.01.2023)

Kongresa kuriero

Se vi volas informiĝi tuj, kiam pli da informoj pri la 3-a VK disponeblos, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson. Aliĝintoj ricevas aŭtomate.