Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj

29 Aŭgusto 2022 - 2 Septembro 2022

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo.

Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko.

Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj), ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke.

Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo, por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton.

La semajnon gvidos Arno Lagrange – aktiva Vikipediisto de multaj jaroj; kaj organizas ĝin la Esperanto-Centro KVINPETALO.

Abonu novaĵojn pri Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn kaj invitojn al Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj (ekz. Esperanta Vikimanio, VikiFesto, Kvinpetalo ks.). Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

Details

Start:
29 Aŭgusto 2022
End:
2 Septembro 2022
Event Category:
Event Tags:
,
Website:
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique17

Organizer

Esperanto-Centro KVINPETALO
Phone
33 (0) 549 034 314
Email
informoj@kvinpetalo.org
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *