Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado – per CiviCRM

29 Decembro 2022 - 31 Decembro 2022

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj.

Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna trejnado. Sed tiom multan tempon ni nun ne uzos…

Ĉu ankaŭ vi volas ekscii kiel pli bone kaj aŭtomatigite varbi kaj mastrumi membrojn? Do mi invitas vin al 3-taga senpaga trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio, kiu fokusiĝas al la praktika uzado de CiviCRM – kontakt-mastrumilo fasonita speciale por neprofitcelaj organizoj.

Por aliĝi al la trejnado plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (administranto kaj / aŭ engaĝiganto de membroj, kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje).

La trejnado estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Junulara E-Semajno  (JES) 2022/2023. Por povi partopreni la trenadon unue aliĝu al JES!

Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado - per CiviCRM

 Registration is closed for this event
Venu por trejniĝi kiel fari vian membro-administradon pli efika kaj varbadon pli vasta.
When
December 29th, 2022 12:00 AM to December 31st, 2022 12:00 AM
Location
Weg zum See 4
Löwenberger Land - Neuendorf, 16775
Germany

Details

Start:
29 Decembro 2022
End:
31 Decembro 2022
Event Category:
Event Tags:
, ,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *