Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Trejnado pri kopirajto, citado kaj alŝutado de plurmediaĵoj (ViPE, Tuluzo)

11 Marto 2023 - 12 Marto 2023

Free

Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas valore kontribui al ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri kopirajto (tiel, ke viaj artikoloj restu en Vikipedio), pri citado (tiel, ke viaj artikoloj estu fidindaj), kaj pri alŝutado de plurmediaĵoj (tiel, ke Vikipedio prezentu scion ankaŭ per pli engaĝa maniero ol nura teksto). Post la trejnado vi kapablos verki aŭ redakti artikolojn tiel, ke ili elstaros en Vikipedio kaj fidinde helpos al legantoj.

La trejnado okazos dum la evento SEMEO organizata de EKC – Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Vi povos veni iom pli frue aŭ foriri iom pli poste por pli ĝui la aranĝon kaj la urbon.

Serio de trejnadoj

La trejnado en Tuluzo estas la 2-a de la serio de 3 trejnadoj, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazas en Pollando, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn.

Prezo – senpaga kun ebla repago!

La trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo, vi aldone havos pagitajn veturon, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+!

Dum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko, do ju pli frue vi aliĝos, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube!

Kondiĉoj

Por povi partopreni kun repago vi devas:

  • esti plenkreska
  • loĝi en la Eŭropa unio
  • interesiĝi pri Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto kaj voli kontribuadi al ĝi / ili longtempe

Loko kaj tempo

La trejnadon okazos dum 2 tagoj en 2 malsamaj lokoj!

  • Sabato: Casal Català, 7 Rue des Novars, 31300 Toulouse, France, +33 6 63 53 26 14
  • Dimanĉo: MDC Rive-Gauche, 20 Pl. Jean Diebold, 31300 Toulouse, France, +33 5 61 22 22 36

Vidu la Google-mapon de la gastiga evento SEMEO, inklude ejoj por la Vikimedia trejnado.

ViPE, Francio: Trejnado pri aŭtoraj rajtoj kaj plurmediaĵoj

 Registration is closed for this event
Trejnado ene de la projekto ViPE (Vikio por Eŭropo) fokusita pri aŭtoraj rajtoj kaj plurmediaĵoj
When
March 11th, 2023 12:00 AM to March 12th, 2023 12:00 AM

Details

Start:
11 Marto 2023
End:
12 Marto 2023
Cost:
Free
Event Category:
Event Tags:
, ,

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *