Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021

1 Julio 2021 - 31 Aŭgusto 2021

Logoo de la vikikonkurso Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn

Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 celas instigi aldonadon de plurmediaĵoj (bildoj, sonoj, videoj) al la Esperanta Vikipedio. Ĝi estas parto de la internacia kampanjo.

Dum jaroj, multaj volontuloj kolektis grandegan stokon de altkvalitaj fotoj, bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj. Ili nun estas disponeblaj en la Vikimedia Komunejo por libera uzado. Eĉ okazis pluraj kampanjoj, konkursoj kaj komunaj fotadoj por akiro de novaj fotoj, inter ili Vikio amas ZEOjnVikio amas monumentojnVikio prenas urbon ktp.

Por partopreni en Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 aldonu bildon, sonon aŭ videon en ajnan artikolon de Vikipedio ňkaj en la redakto-resumon skribu #WPWP (atentu ne skribi tion en la artikolon mem, sed en la redakto-resumon!). Detalaj reguloj estas en la oficiala paĝo en Vikipedio.

Partoprenantoj, kiuj aldonos plurmediaĵojn en plej multajn unuopajn artikolojn gajnos valorajn donac-kartojn.

Specialaj kategorioj por Esperanto:

  • sonaĵoj
  • videoj

Aldone la internacia teamo provizas premiojn por plej aktivaj partoprenantoj en ĉiuj Vikipedio sume.

Details

Start:
1 Julio 2021
End:
31 Aŭgusto 2021
Event Category:
Event Tags:
, ,
Website:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2021

Organizers

Vikimedio EO
Fondaĵo Vikimedio

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *