BEGIN:VCALENDAR
VERSION:2.0
PRODID:-//Vikimedio Esperanto - ECPv6.17.4.1//NONSGML v1.0//EN
CALSCALE:GREGORIAN
METHOD:PUBLISH
X-ORIGINAL-URL:https://esperanto.wiki
X-WR-CALDESC:Events for Vikimedio Esperanto
REFRESH-INTERVAL;VALUE=DURATION:PT1H
X-Robots-Tag:noindex
X-PUBLISHED-TTL:PT1H
BEGIN:VTIMEZONE
TZID:UTC
BEGIN:STANDARD
TZOFFSETFROM:+0000
TZOFFSETTO:+0000
TZNAME:UTC
DTSTART:20190101T000000
END:STANDARD
END:VTIMEZONE
BEGIN:VTIMEZONE
TZID:Europe/Bratislava
BEGIN:DAYLIGHT
TZOFFSETFROM:+0100
TZOFFSETTO:+0200
TZNAME:CEST
DTSTART:20190331T010000
END:DAYLIGHT
BEGIN:STANDARD
TZOFFSETFROM:+0200
TZOFFSETTO:+0100
TZNAME:CET
DTSTART:20191027T010000
END:STANDARD
BEGIN:DAYLIGHT
TZOFFSETFROM:+0100
TZOFFSETTO:+0200
TZNAME:CEST
DTSTART:20200329T010000
END:DAYLIGHT
BEGIN:STANDARD
TZOFFSETFROM:+0200
TZOFFSETTO:+0100
TZNAME:CET
DTSTART:20201025T010000
END:STANDARD
BEGIN:DAYLIGHT
TZOFFSETFROM:+0100
TZOFFSETTO:+0200
TZNAME:CEST
DTSTART:20210328T010000
END:DAYLIGHT
BEGIN:STANDARD
TZOFFSETFROM:+0200
TZOFFSETTO:+0100
TZNAME:CET
DTSTART:20211031T010000
END:STANDARD
END:VTIMEZONE
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20241123
DTEND;VALUE=DATE:20241125
DTSTAMP:20241124T082558Z
CREATED:20241124T082558Z
LAST-MODIFIED:20241124T082558Z
UID:1461-1732320000-1732492799@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejando: Kreu vian unuan retejon en 1 tago (ĈAR 2024)
DESCRIPTION:Evento estas senpaga por partoprenantoj de ĈAR 2024.
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejando-kreu-vian-unuan-retejon-en-1-tago-car-2024
CATEGORIES:trejnado
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20240913
DTEND;VALUE=DATE:20240915
DTSTAMP:20240913T153900Z
CREATED:20240913T153900Z
LAST-MODIFIED:20240913T153900Z
UID:1437-1726185600-1726358399@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado: Kreu kun ni liberan mapon OpenStreetMap (Arkones 2024)
DESCRIPTION:Trejnado pri bazoj de kontribuado al OpenStreetMap (OSM). \nLa trejnado okazas en 3 partoj: \n\n13-a de Septembro: 16:30-17:015 kaj 18:00-18:45 de loka tempo\n14-a de Septembro: 10:00-12:00 de loka tempo\n\nĜi okazos dum Arkones 2024 kaj estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Arkones. La evento Arkones mem estas pagenda. \n\n  \n Aliĝu kiel interesiĝanto pri OpenStreetMap (sendepende de la trejnado)
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-kreu-kun-ni-liberan-mapon-openstreetmap-arkones-2024
CATEGORIES:trejnado
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20231230
DTEND;VALUE=DATE:20240101
DTSTAMP:20231230T120742Z
CREATED:20231230T115246Z
LAST-MODIFIED:20231230T120742Z
UID:1371-1703894400-1704067199@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado: Kreu kun ni liberan mapon (OpenStreetMap)
DESCRIPTION:Trejnado pri bazoj de kontrobuado al OpenStreetMap (OSM). \nLa trejnado okazas en 2 partoj: \n\n30-a de Decembro: 11:00-13:00 de loka tempo\n31-a de Decembro: 10:30-12:30 de loka tempo\n\nĜi okazos dum JES 2023/2024 kaj estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de JES. La evneto JES mem estas pagenda. \n\n  \n Aliĝu kiel interesiĝanto pri OpenStreetMap (sendepende de la trejnado)
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-kreu-kun-ni-liberan-mapon-openstreetmap
CATEGORIES:trejnado
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20230531T123000
DTEND;TZID=UTC:20230531T133000
DTSTAMP:20230604T153507Z
CREATED:20230604T153413Z
LAST-MODIFIED:20230604T153507Z
UID:1296-1685536200-1685539800@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado kaj asistado pri Vikipedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
DESCRIPTION:Grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen\, longtempe sperta kontribuanto al Vikimediaj projektoj.
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-kaj-asistado-pri-vikipedio-germana-esperanto-kongreso-2023
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/jpeg:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2023/Logo-GEK-100-x.jpg
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20230422
DTEND;VALUE=DATE:20230424
DTSTAMP:20230216T112923Z
CREATED:20230211T223103Z
LAST-MODIFIED:20230216T112923Z
UID:1234-1682121600-1682294399@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado pri Vikifontaro (ViPE\, Nová Dubnica)
DESCRIPTION:Kvankam Vikipedio estas la plej fama Vikimedia projekto\, ĝi ne estas ununura. Ekzistas plurmembra familio\, kiu kovras diversajn elementojn\, facetojn kaj sintenojn rilate al kreado\, konservado kaj prezentado de scio. Unu el ili estas Vikifontaro\, kiu kolektas kompletajn tekstojn de aliaj fontoj (libroj\, gazetoj\, leteroj\, paroloj\, ks). Vikifontaro estas kiel vikia biblioteko. \nVenu al la trejnado kaj vi lernos kiel sencohave kontribui al Vikifontaro kaj tiel konservi malnovajn (foje eĉ novajn) kulturajn valoraĵojn de Esperanto kaj aliaj lingvo! Post la trejnado vi scios kiel krei novajn paĝojn per simpla kopiado de alia fonto\, transskribado de skanaĵo (eĉ kun helpo de OSR – optika signo-rekono)\, aŭ eĉ tradukante de alia lingvo. \nPor povi partopreni la trejnadon vi bezonas partopreni la 2 antaŭajn trejnadojn aŭ havi la kapablojn trejnitajn tie (kreita konto en Vikipedio aŭ ties frata projekto\, redaktado de artikolo per fonta kodo aŭ vida redaktilo\, enmetado de ŝablonoj\, kopirajto\, alŝutado de plurmediaĵoj). \nLoko: Nová Dubnica\, Slovakio \n \nSerio de trejnadoj\nLa trejnado en Nová Dubnica estas la 3-a de la serio de 3 trejnadoj\, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazas en Pollando\, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn\, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn. \nPrezo – senpaga kun ebla repago!\nLa trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo\, vi aldone havos pagitajn veturon\, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+! \nDum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko\, do ju pli frue vi aliĝos\, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube! \nKondiĉoj\nPor povi partopreni kun repago vi devas: \n\nesti plenkreska\nloĝi en la Eŭropa unio\ninteresiĝi pri Vikifontaro kaj voli kontribuadi al ĝi longtempe
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-vikifontaro-vipe-nova-dubnica
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2021/Erasmus-emblemo.png
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20230407
DTEND;VALUE=DATE:20230410
DTSTAMP:20230403T152834Z
CREATED:20230214T205359Z
LAST-MODIFIED:20230403T152834Z
UID:1241-1680825600-1681084799@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado: Profesi-nivela projekta mastrumado per OpenProject (IJF 2023)
DESCRIPTION:ALIĜU!\n  \nKio estas la ekzisto-kialo de via organizo? Probable ne nur ekzisti 🙂 Probable fari ion utilan\, amuzan\, belan\, bonan. Varbi novajn esperantistojn\, krei medion por amikaj kontaktoj\, organizi eventojn aŭ produkti podkastojn – ion fari\, esti aktiva\, plenumi projektojn. \nLa problemo\nSed teni superrigardon pri pluraj projektoj sen taŭgaj helpiloj estas malfacila kaj ekde certa nivelo ankaŭ laciga. Se mastrumanto tenas ĉion en sia kapo\, tiu kapo preskaŭ eksplodas 🙂 estas granda risko de forgeso\, kaj dum bezono de urĝa anstataŭigo\, la mastrumanto devas ĉion klarigi nur de sia kapo (se entute tio eblas!). Notoj mise-dise kaj interkonsentoj en retpoŝtoj facile perdiĝas kaj vere ne helpas al daŭropoveco. \nLa solvo\nKutima solvo estas uzi projektan mastrumilon. Per taŭga uzado de taŭga projekta mastrumilo vi ne plu forgesos kiujn taskojn kiu devas fari\, kiam estas limdatoj\, en kiu sinsekvo aferoj devas esti plenumitaj\, kiujn mezureblajn indikilojn vi devas sekvi kaj multo pli! Via kapo ne doloros pro neceso ĉion memori – ĉiu via teamano povos tuj ekscii detalojn pri sia laboro kaj laboro de proksimaj kunlaborantoj. Kaj\, tre grave\, vi povos refari la projekton denove signife pli facile – ĉar vi jam havos preparitajn materialojn! \nEn Vikimedio EO ni tre sukcese uzas la projektan mastrumilon OpenProject. Ĝi estas vere profesi-nivela kaj tre kapable plenumas niajn postulojn por mastrumi niajn projektojn ekde la unua ideo ĝis sukcesa fermo de projekto. Ĝi aparte helpas al ni facile refari projektojn\, ĉar ni plejparte faras projektojn de nur kelkaj tipoj – do ni havas pretajn projektajn ŝablonojnOpenProject. Kaj\, tre ĝoje\, OpenProject jam estas parte tradukita al Esperanto kaj ni celas fini la tradukon! \nSed kun sia altkvaliteco\, OpenProject estas ankaŭ iom kompleksa. La unua rigardo povas esti timiga. Kaj kvankam kun iomete da eksperiemntado kaj legado de dokumentado (tiu estas tre bonkvalita!) vi povas eklabori\, mi rekomendas plifaciligi al vi vivon kaj lerni de sperta uzanto! \nTial mi invitas vin al 2-taga senpaga trejnado dum IJF 2023 en Italio\, kiu fokusiĝas al la praktika uzado de OpenProject. La trejnado okazos dum 2 tagoj (la 7a kaj la 9a de Aprilo 2023) kun 1 libera tago inter ili. Kontrolu la programtabulon de IJF 2023 por la plej aktualaj informoj. \nPor aliĝi al la trejnado plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas\, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (projekta mastrumisto\, projektaj laborantoj (plenumas projektajn taskojn\, sed ne kunordigas projekton)\, kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje). \nLa trejnado estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2023. Por povi partopreni la trenadon unue aliĝu al IJF!
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-profesi-nivela-projekta-mastrumado-per-openproject-ijf-2023
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2023/OpenProject-emblemo.png
ORGANIZER;CN="Vikimedio EO":MAILTO:info@esperanto.wiki
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20230311
DTEND;VALUE=DATE:20230313
DTSTAMP:20230305T200910Z
CREATED:20230211T222704Z
LAST-MODIFIED:20230305T200910Z
UID:1230-1678492800-1678665599@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado pri kopirajto\, citado kaj alŝutado de plurmediaĵoj (ViPE\, Tuluzo)
DESCRIPTION:Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas valore kontribui al ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri kopirajto (tiel\, ke viaj artikoloj restu en Vikipedio)\, pri citado (tiel\, ke viaj artikoloj estu fidindaj)\, kaj pri alŝutado de plurmediaĵoj (tiel\, ke Vikipedio prezentu scion ankaŭ per pli engaĝa maniero ol nura teksto). Post la trejnado vi kapablos verki aŭ redakti artikolojn tiel\, ke ili elstaros en Vikipedio kaj fidinde helpos al legantoj. \nLa trejnado okazos dum la evento SEMEO organizata de EKC – Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Vi povos veni iom pli frue aŭ foriri iom pli poste por pli ĝui la aranĝon kaj la urbon. \nSerio de trejnadoj\nLa trejnado en Tuluzo estas la 2-a de la serio de 3 trejnadoj\, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazas en Pollando\, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn\, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn. \nPrezo – senpaga kun ebla repago!\nLa trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo\, vi aldone havos pagitajn veturon\, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+! \nDum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko\, do ju pli frue vi aliĝos\, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube! \nKondiĉoj\nPor povi partopreni kun repago vi devas: \n\nesti plenkreska\nloĝi en la Eŭropa unio\ninteresiĝi pri Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto kaj voli kontribuadi al ĝi / ili longtempe\n\nLoko kaj tempo\nLa trejnadon okazos dum 2 tagoj en 2 malsamaj lokoj! \n\nSabato: Casal Català\, 7 Rue des Novars\, 31300 Toulouse\, France\, +33 6 63 53 26 14\nDimanĉo: MDC Rive-Gauche\, 20 Pl. Jean Diebold\, 31300 Toulouse\, France\, +33 5 61 22 22 36\n\nVidu la Google-mapon de la gastiga evento SEMEO\, inklude ejoj por la Vikimedia trejnado.
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-kopirajto-citado-kaj-alsutado-de-plurmediajoj-vipe-tuluzo
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2021/Erasmus-emblemo.png
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20221229
DTEND;VALUE=DATE:20230101
DTSTAMP:20230604T153552Z
CREATED:20221202T134515Z
LAST-MODIFIED:20230604T153552Z
UID:1170-1672272000-1672531199@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado - per CiviCRM
DESCRIPTION:Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte\, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi\, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda\, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj\, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn\, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. \nPri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna trejnado. Sed tiom multan tempon ni nun ne uzos… \nĈu ankaŭ vi volas ekscii kiel pli bone kaj aŭtomatigite varbi kaj mastrumi membrojn? Do mi invitas vin al 3-taga senpaga trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio\, kiu fokusiĝas al la praktika uzado de CiviCRM – kontakt-mastrumilo fasonita speciale por neprofitcelaj organizoj. \nPor aliĝi al la trejnado plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas\, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (administranto kaj / aŭ engaĝiganto de membroj\, kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje). \nLa trejnado estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Junulara E-Semajno  (JES) 2022/2023. Por povi partopreni la trenadon unue aliĝu al JES!
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-la-sekva-nivelo-de-membro-administrado-per-civicrm
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2022/CiviCRM-emblemo.png
ORGANIZER;CN="Vikimedio EO":MAILTO:info@esperanto.wiki
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20221211
DTEND;VALUE=DATE:20221213
DTSTAMP:20230604T153608Z
CREATED:20221117T102320Z
LAST-MODIFIED:20230604T153608Z
UID:1125-1670716800-1670889599@esperanto.wiki
SUMMARY:Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE\, Bjalistoko)
DESCRIPTION:Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin\, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel\, ke ili restu kaj estu akceptataj de la komunumo kaj utilaj por legantoj. \nLa trejnado okazos tuj post Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Vi povos veni iom pli frue por ĝui ankaŭ la aranĝon kaj la urbon. \nSerio de trejnadoj\nLa trejnado en Bjalistoko estas la 1-a de la serio de 3 trejnadoj\, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazos en Pollando\, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn\, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn. \nPrezo – senpaga kun ebla repago!\nLa trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo\, vi aldone havos pagitajn veturon\, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+! \nDum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko\, do ju pli frue vi aliĝos\, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube! \nKondiĉoj\n\nvi estas plenkreska\nvi loĝas en la Eŭropa unio\nvi interesiĝas pri Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto kaj volas kontribuadi al ĝi / ili longtempe
URL:https://esperanto.wiki/evento/trejnado-pri-redaktado-kaj-tradukado-de-vikipedio-vipe-bjalistoko
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2021/Erasmus-emblemo.png
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;VALUE=DATE:20220829
DTEND;VALUE=DATE:20220903
DTSTAMP:20220810T183036Z
CREATED:20220810T183036Z
LAST-MODIFIED:20220810T183036Z
UID:1079-1661731200-1662163199@esperanto.wiki
SUMMARY:Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj
DESCRIPTION:Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio\, Vikivojaĝo\, Vikivortaro\, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro\, kian gravecon havas Esperanto en ĝi\, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. \nVi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos\, kiel facile estas ekkontribui\, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko. \nNi kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso\, Civaux\, kaj aliaj)\, ties historio\, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj\, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke. \nĈiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi\, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo\, por kiu ŝi/li havas intereson\, ŝaton kaj apartan kompetenton. \nLa semajnon gvidos Arno Lagrange – aktiva Vikipediisto de multaj jaroj; kaj organizas ĝin la Esperanto-Centro KVINPETALO. \n Oficiala retejo
URL:https://esperanto.wiki/evento/dispartigi-sciajojn-helpe-de-la-vikimediaj-projektoj
CATEGORIES:trejnado
ORGANIZER;CN="Esperanto-Centro KVINPETALO":MAILTO:informoj@kvinpetalo.org
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20220620T080000
DTEND;TZID=UTC:20220624T113000
DTSTAMP:20220810T182102Z
CREATED:20220404T130710Z
LAST-MODIFIED:20220810T182102Z
UID:983-1655712000-1656070200@esperanto.wiki
SUMMARY:Promenado tra naturo kaj Vikipedio
DESCRIPTION:Ĉiutage\, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero\, ni vizitos naturan medion – arbaron\, herbejon\, vojrandon\, lag- aŭ riverbordon… kaj malkovros ĉefe plantojn\, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo\, ni determinos\, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. \nJa unuavide ambicia programo\, sed ne timu: \nĝi estas alirebla por ĉiuj\, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. \nNe forgesu vian komputilon\, promenŝuojn\, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. \nTiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo “Sciencoj kaj Tekniko” de la Atesto pri Kapableco de FEI. \nKursgvidanto: Alain Favre \nAliĝiloj: \n\nhttp://www.kvinpetalo.org/IMG/doc/Aligxilo2016.doc\nhttp://www.kvinpetalo.org/IMG/pdf/Aligxilo2016.pdf\n\n 
URL:https://esperanto.wiki/evento/promenado-tra-naturo-kaj-vikipedio
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/png:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/2022/Kvinpetalo-2022.png
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20220316T182100
DTEND;TZID=UTC:20220316T210000
DTSTAMP:20220316T070904Z
CREATED:20220316T070904Z
LAST-MODIFIED:20220316T070904Z
UID:939-1647454860-1647464400@esperanto.wiki
SUMMARY:SEMEO 2022 : Ateliero Vikipedio
DESCRIPTION:Kadre de SEMEO 2022\, ni proponas al vi Vikipedio-vesperon: por lerni la bazojn por kontribui en la libera enciklopedio aŭ rekte kontribui en bona kompanio. \n6€ por la ateliero kaj bufedo (trinkaĵo\, manĝaĵo) \nAliĝu per la suba formularo \nPartenero kun Wikimedia France \nSEMEO 2022 : La Esperanto-semajno revenas en Tuluzo! \n \nAliĝoj\nhttps://toulouse.occeo.net/eo/evenements/festivalo-semeo-2022/ \nHordiferenco de Francio\n🇮🇪 Irlando 19:21\n🇬🇧 Granda Britio 19:21\n🌐 UTC 19:21\n+\n🇩🇪 Germanio 18:21\n🇪🇸 Hispanio 18:21\n🇭🇺 Hungario 18:21\n🇮🇹 Italio 18:21\n🇳🇴 Norvegio 18:21\n🇵🇱 Pollando 18:21\n+\n🇷🇺 Rusio 20:21 \nHoraroj ĉe: https://time.is…
URL:https://esperanto.wiki/evento/semeo-2022-ateliero-vikipedio
LOCATION:Eurêkafé\, 5\, impasse de la Colombette\, Toulouse\, France
CATEGORIES:prelego,trejnado
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20210719T130000
DTEND;TZID=UTC:20210719T142500
DTSTAMP:20210716T204358Z
CREATED:20210716T204358Z
LAST-MODIFIED:20210716T204358Z
UID:661-1626699600-1626704700@esperanto.wiki
SUMMARY:Klerige: Kiel verki por Vikipedio? (VK 2021)
DESCRIPTION:Venu spertiĝi pri bazoj de redaktado de Vikipedio kun longjara spertulo Yves Nevelsteen\, la aŭtoro de la libro Vikipedio – praktika manlibro\, prizorganto de Komputeko kaj membro de la Revizia komisiono de ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto. \nLa trejnado okazos enkadre de la Kleriga lundo dum la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). \nPartopreno estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de VK. Por partopreni VK-n necesas aliĝo\, kiu estas pagenda. \nKial plu estas tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!\nKial ne estas artikolo pri s-ro X aŭ evento Y? Ĉar vi ne aldonis informojn! \nVikipedio estas malfermita enciklopedio\, kaj ĝia amplekso kaj enhava kvalito dependas de ni ĉiuj kune. \nSed kiel praktike verki por Vikipedio? Yves klarigos kaj donos ekzemplojn kaj rekomendojn. Ne timu erari\, facile eblas malfari kontribuojn al Vikipedio. Tre indas provi!
URL:https://esperanto.wiki/evento/klerige-kiel-verki-por-vikipedio-vk-2021
CATEGORIES:trejnado
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20201003T090000
DTEND;TZID=UTC:20201003T094500
DTSTAMP:20200930T135157Z
CREATED:20200930T133356Z
LAST-MODIFIED:20200930T135157Z
UID:157-1601715600-1601718300@esperanto.wiki
SUMMARY:Traduku Vikipedion simple
DESCRIPTION:Trejnado “Traduku Vikipedion simple” okazos dum la Reta KAEST 2020. Ĝi okazas kadre de AMO (Aktivula Maturigo) – trejna programo de UEA. \nVikipedio estas unu el plej sukcesaj edukaj projektoj de homaro – centoj da milionoj de homoj ĝin uzas por ekkoni novajn aferojn\, pliprofundiĝi en jam konatajn\, pli malfermi sian menson kaj\, ja\, por verki hejmtaskojn. Vikipedion verkas kaj kontrolas homoj kiel vi – entuziasmaj\, ĝenerale edukitaj kaj malavaraj. Tamen\, en sia komenco\, Vikipedio ne estis facile redaktebla. Feliĉe\, intertempe multo pliboniĝis. En tiu ĉi rapidtrejnado vi lernos traduki artikolon per ‘EnhavTradukilo’ – integrita ilo\, kiu navigas vian laborfluon kaj helpas vin.\nTiu ĉi trejnado ligiĝas kun la prelego “Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco“\, kiu traktas teoriajn fundamentojn\, kiuj estas praktike aplikataj tie ĉi. \nReta KAEST (Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas pagenda evento (partoprenkotizo estas 10 €) organizata de E@I. Aliĝo eblas en https://kaest.ikso.net/2020/. Partoprenantoj de Reta KAEST povas spekti la trejnadon sen aldona pago.
URL:https://esperanto.wiki/evento/traduku-vikipedion-simple-kaest-2020
CATEGORIES:trejnado
ATTACH;FMTTYPE=image/jpeg:https://esperanto.wiki/wp-content/uploads/KAEST_emblemo.jpg
ORGANIZER;CN="E@I":MAILTO:info@ikso.net
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=Europe/Bratislava:20200724T200000
DTEND;TZID=Europe/Bratislava:20200724T210000
DTSTAMP:20200721T153947Z
CREATED:20200709T130000Z
LAST-MODIFIED:20200721T153947Z
UID:113-1595620800-1595624400@esperanto.wiki
SUMMARY:Ilustru Vikipedion\, helpu kaj venku kampanjon (SES 2020)
DESCRIPTION:Prelego pri graveco de bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj en Vikipedio\, sekvota per fulmokurso pri aldonado de bildoj (jam disponeblaj en la Vikimedia Komunejo) al artikoloj de Vikipedio. \nĜi okazos kiel programero de SES 2020\, al kiu necesas memstare aliĝi. Aliĝo al SES 2020 kostas 30-60 €; partopreno en nia prelego kaj fulmokurso senpaga por ĉiuj IJK-partoprenantoj. \nLa sesio estas ligita la la kampanjo “Vikipediaj paĝoj volantaj fotojn 2020“\, kiu okazas en Julio-Aŭgusto 2020. \nVikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj por memlernado kaj eĉ pretendado de farado de hejmtaskoj. Tamen\, ĝia grava (sed ofte prisilentata) parto\, estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj\, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Dum tiu ĉi programero vi praktike lernos ankaŭ kiel vi povas per simpla helpo al Vikipedio partopreni internacian kampanjon kun interesaj premioj.
URL:https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ses-2020
CATEGORIES:prelego,trejnado
ORGANIZER;CN="Vikimedio EO":MAILTO:info@esperanto.wiki
END:VEVENT
BEGIN:VEVENT
DTSTART;TZID=UTC:20200713T110000
DTEND;TZID=UTC:20200713T170000
DTSTAMP:20200709T105716Z
CREATED:20200709T105028Z
LAST-MODIFIED:20200709T105716Z
UID:105-1594638000-1594659600@esperanto.wiki
SUMMARY:Ilustru Vikipedion\, helpu kaj venku kampanjon (IJK 2020)
DESCRIPTION:Prelego pri graveco de bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj en Vikipedio\, sekvota per fulmokurso pri aldonado de bildoj (jam disponeblaj en la Vikimedia Komunejo) al artikoloj de Vikipedio. \nĜi okazos kiel programero de IJK 2020\, al kiu necesas memstare aliĝi. Aliĝo al IJK 2020 kostas 20 €; partopreno en nia prelego kaj fulmokurso senpaga por ĉiuj IJK-partoprenantoj. \nLa sesio estas ligita la la kampanjo “Vikipediaj paĝoj volantaj fotojn 2020“\, kiu okazas en Julio-Aŭgusto 2020. \nVikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj por memlernado kaj eĉ pretendado de farado de hejmtaskoj. Tamen\, ĝia grava (sed ofte prisilentata) parto\, estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj\, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Dum tiu ĉi programero vi praktike lernos ankaŭ kiel vi povas per simpla helpo al Vikipedio partopreni internacian kampanjon kun interesaj premioj.
URL:https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ijk-2020
CATEGORIES:prelego,trejnado
END:VEVENT
END:VCALENDAR