Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo

En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.

Feliĉan tagon de Brion Vibber 2021, la esperantisto kiu kunstarigis Vikipedion!

Hodiaŭ ni jam 17-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion estas esperantisto, kiu estis tute esenca en frua disvolviĝo de entuta Vikipedia projekto, laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Jimbo Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio esti la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn Vikipedianojn saluti unu la alian...

Scroll to top