Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2020

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2020 estas internacia kampanjo por aldonado de bildoj al artikoloj en diverslingvaj Vikipedioj. Dum jaroj, multaj volontuloj kolektis grandegan stokon de altkvalitaj fotoj, bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj. Ili nun estas disponeblaj en la Vikimedia Komunejo por libera uzado. Eĉ okazis pluraj kampanjoj, konkursoj kaj komunaj fotadoj por akiro de novaj fotoj,...

Scroll to top