VikiPrintempo COE 2023

VikiPrintempo COE 2023 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Junio 20213 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ...

Partoprenigu vian renkontiĝon en Vikivojaĝa konkurso

En Vikimedio EO ni konsideras organizi artikol-verkan konkurson en la Esperanta Vikivojaĝo specife utilan por organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Ĉu ni organizos ĝin dependas de intereso de organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Se vi volas partneri en tia konkurso – elekti artikolojn, kiujn konkursantoj verku, kaj provizi premion por ili – plenigu suban enketilon!

Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!

En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!

Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022

Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.)

Amerika monato 2021 rubando

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...

Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Amerika monato 2021 rubando

Amerika monato 2021

Vikimedia artikol-verka konkurso pri Ameriko okazonta dum oktobro 2021 en Vikipedio kaj vikivojaĝo.

Scroll to top