Majo estas en la Vikimedia movado dediĉita al temo de Afriko – okazas la konkurso Afrika monato. En 2020 tion nove utiligis ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio kaj sub aŭspicio de la Afrika komisiono de UEA ĝin organizis en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo. La 9 partoprenintoj plibonigis pli ol 100 artikolojn kaj helpis al...
Etikedo: Vikivojaĝo
KuboF Hromoslav kandidatas por administranto de Vikivojaĝo
KuboF Hromoslav kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikivojaĝo kaj ni invitas vin voĉdono pri li. Al la Esperanta Vikivojaĝo nuntempe tute mankas administrantoj, tiel KuboF Hromoslav iĝus la unusola en tiu grava rolo.
Video-saluto pri memstariĝo de la Esperanta Vikivojaĝo
Esperanta Vikimedia komunumo ĵus spertis okazaĵon de jardeko – Esperanta Vikivojaĝo estis aprobita kaj tiel ekfunkciis en propra domajno (ĝis tiam funkciis en testa reĝimo en la Vikimedia Kovilo). Vikivojaĝo estas interreta vojaĝa gvidilo, kiu helpos vin pli ĝui vian ferion, libertempo aŭ laborvojaĝon. Kelkaj Vikivojaĝistoj kaj gravaj esperantistoj omaĝe al la aprobo prezentas al...