Donacoj por organiza kapitalo 2026

Ĉu vi ŝatas la Esperantan Vikipedion? Ni amas ĝin!

En Vikimedio Esperanto ni subtenas volontulojn pli bone, pli multe, pli altkvalite verki kaj diskonigi Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn. Por tio ni organizas diversajn konkursojn, kampanjojn, prelegas, trejnas, kreas kursojn, eĉ provizas niajn ilojn al aliaj Esperant-lingvaj organizoj por helpi ankaŭ al ilia efikeco kaj bona laboro.

Ni eĉ sukcesas partopreni kaj eĉ kunordigi altsubvenciatajn projektojn, ekz. de Erasmus+. Tiuj subvencioj provizas al ni rimedojn por fari nian laboron pli rapide kaj pli bone. Sed ili ankaŭ starigas por ni pliajn postulojn.

Nuntempe ni partneras en la projekto SANO, kunordigata de UEA kaj financata de Erasmus+. Danke al ĝi ni jam organizis konkurson pri sano en Vikipedio kaj baldaŭ tradukos multajn artikolojn por Vikipedio. Tamen, por partopreni en la projekto ni bezonas antaŭpagi preskaŭ 2 500 eŭrojn. Tio estas ĝenerala kondiĉo por ĉiuj tiaspecaj projektoj.

Tial ni nun kolektas tiun monsumon por nia organiza longtempa kapitalo. Ni ne uzados la monon por kutima funkciigo de la organizo, sed por antaŭpagi aparte grandajn projektojn, ks. Erasmus+ redonos al ni la monon post fino de la projekto kaj ĝi restos en nia organiza kapitalo por esti uzata por sekvaj similaj projektoj.

Ni celas al partopreno en eĉ pli grandaj projektoj, aŭ pluraj samtempe, kie ni bezonos antaŭpagi eĉ pli multe. En la jaro 2026 ni kolektas la unuan parton, kiu sufiĉos por la nuna projekto. Reston ni kolektos en sekvaj jaroj. Sed vi estas bonvena kontribui al tiu pli alta celo jam nun.

Ni tre dankas pro via subteno por helpado al la Esperantaj Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj.

Total Amount
Payment Options
 
[x] Mi pagos baldaŭ.