Privateca politiko

Bonvenon al Esperanto.wiki kaj elkoran dankon pro la uzo de nia retejo! Por ni tre gravas la protekto de viaj personaj datumoj kaj ni volus informi vin pri la kolekto, pritrakto kaj uzo de tiuj datumoj rilate al la uzo de nia paĝaro.

Viajn personajn datumojn ni traktas konfidence kun atento pri la validaj reguloj de la Eŭropa unio pri datumprotektado (Ĝenerala Datum-Protekta Regularo, ĜDPR, Eŭropa unio). Ni nek publikigas, nek donas, nek vendas ilin al triaj partioj.

Ni atentigas, ke ĉe la datumtrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) povas ekzisti truoj en la sekureco. Pro tio ne eblas garantii centprocentan protekton de la datumoj kontraŭ aliuloj.

1. Kolektataj datumoj

1.1. Personaj datumoj

Iujn niajn servojn vi povas senprobleme uzi sen registriĝo ĉe la retejo. Por povi uzi ĉiujn funkciojn de la retejo vi povas ricevi propran konton.

Por bona funkciado de niaj servoj ni devas ĉe via registro kolekti kaj prilabori kelkajn personrilatajn informojn. Temas pri la sekvaj datumoj:

  • salutnomo
  • retpoŝta adreso
  • pasvorto
  • kromnomo

Krome, vi povas decidi provizi aldonajn personajn datumojn:

  • unua nomo
  • familia nomo
  • adreso de via retejo
  • biografiaj informoj
  • avataro per la servo Gravatar

Viaj retpoŝta adreso neniel kaj neniam estas videblaj al aliaj kutimaj uzantoj. Okaze, ke vi publikigas enhavon per nia retejo kiel ensalutinta uzanto, vi povas elekti kiun version de via nomo (elekto de unua nomo, familia nomo kaj kromnomo) montri publike. Via salutnomo estas videbla al administrantoj de la datumbazo kaj al aliaj registritaj uzantoj, krom “Abonantoj” (la plej malalta nivelo de aliro). Via retpoŝta adreso estas videbla al administrantoj de la sistemo kaj de la datumbazo. Ni nek malkaŝas tiujn datumojn al aliuloj, nek transdonas ilin al ili alimaniere.

Ĉe https://esperanto.wiki/wp-admin/profile.php vi povas iam ajn ŝanĝi informojn pri vi, krom via salutnomo.

Eventuale povos esti konservitaj kelkaj kromaj informoj pri vi, ekz. se vi komunikos kun administrantoj de la retejo. Indiko de tiuj datumoj kutime ne estas deviga.

Ni sendas al registritaj uzantoj retpoŝtajn mesaĝojn pro diversaj kialoj, ekz. ni sendas konfirmojn pri la registriĝo, mesaĝojn por restarigo de pasvorto ktp. Retpoŝtaj mesaĝoj, kiuj povas esti traktataj kiel negoc-leteroj ne estas forigataj post la leĝe difinita tempo.

1.2. Protokolinformoj

Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de ajna dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj tempo de la vizito). Inter la kolektataj datumoj estas via IP-adreso (adreso, per kiu komputiloj kaj komputilaroj identiĝas en la reto), kiu estas via persona datumo.

La aliaj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

1.3. Kuketoj

Kuketoj estas malgrandaj dosieroj en la komputilo de uzanto, kiujn konservas la retejo pere de la retumilo. Ili estas uzataj por disponigi la datumojn pri la uzanto al la servilo je pli posta momento.

Se vi lasas komenton ĉe nia retejo, vi rajtas permesi al ni konservi viajn deklaritan nomon, retpoŝtadreson kaj adreson de via retejo en kuketoj. Tiuj estas helpaj al vi, ĉar vi ne devos enigi detalojn pri vi denove je laso de plia komento. Tiaj kuketoj daŭras 1 jaron.

Se vi vizitas nian ensalutan paĝon, ni starigas provizoran kuketon por vidi ĉu via retumilo akceptas kuketojn. Tia kuketo enhavas neniun personan informon kaj estas forviŝita je fermo de via retumilo.

Je ensaluto, ni starigas kelkajn kuketojn por konservi viajn ensalutajn informojn kaj viajn elektojn pri montrado sur ekrano. Ensalutaj kuketoj daŭras 2 tagojn kaj kuketoj pri ekranaj elektoj daŭras 1 jaron. Se vi elektas “Memoru min”, via ensaluto daŭros 2 semajnojn. Se vi elsalutas el via konto, la ensalutaj kuketoj estos forviŝitaj.

Se vi redaktas aŭ publikigas paĝon, aldona kuketo estas konservita en via retumilo. Tiu kuketo inkluzivas neniun personan informon kaj nur indikas la identigilon de la paĝo redaktita de vi. Ĝi eksvalidiĝas post 1 tago.

Se vi akceptas uzadon de niaj kuketoj, ni starigas kuketon per kiu ni konservas la informon, ke vi akceptis kuketojn. Tiu kuketo estas aŭtomate forigita post 1 jaro.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj por nia retejo aŭ ĝenerale por ĉiuj retejoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helpopaĝoj de via krozilo. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. ensaluti. Kun malaktivigitaj kuketoj vi tamen povas foliumi la retejon.

1.4. Google Analytics

Nia retejo uzas “Google Analytics”. Temas pri la servo de la entrepreno Google Inc (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; “Google”) por analizo de la retejoj. Google Analytics uzas kuketojn.

La ricevitaj informoj pere de la kuketoj pri via uzo de la retejo kutime estas sendataj al la servilo de Google en Usono, kie ili konserviĝas. Ni aktivigis “IP-anonimigilon” en la sistemo, tio signifas, ke ĉiuj IP-adresoj ene de la landoj de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia-Regiono estas unue mallongigataj.

Nur en esceptaj okazoj oni sendas la kompletan IP-adreson al la servilo de Google en Usono kaj nur tie mallongigas ĝin. Laŭ nia peto Google uzos tiujn informojn por pritakso de via uzo de la retejo kaj por krei por ni raportojn pri la aktivaĵoj ĉe la retejo kaj pri aliaj rilataj servoj. Kadre de Google Analytics pere de via retumilo sendataj IP-adresoj ne estas ligataj al aliaj datumoj de Google.

Vi povas eviti la kolektadon, uzadon kaj prilaboradon de viaj informoj (inkluzive de via IP-adreso) pere de kuketoj de Google, se vi ĉe la sekva ligilo http://tools.google.com/dlpage/gaoptout?hl=eo elŝutas specialan programeton por via retumilo kaj instalas ĝin.

1.5. Datumoj de Facebook

1.5.1. Facebook Pixel

Nia retejo uzas “Facebook Pixel”. Temas pri la servo de la entrepreno Facebook, Inc. (1 Hacker Way, Menlo Park, California 94025, USA) por analizado de retejoj. Facebook Pixel uzas kuketojn.

La ricevitaj informoj pere de la kuketoj pri via uzo de la retejo kutime estas sendataj al la servilo de Facebook en Usono, kie ili konserviĝas.

Laŭ nia peto Facebook uzos tiujn informojn por pritakso de via uzo de la retejo kaj por krei por ni raportojn pri la aktivadoj ĉe la retejo kaj pri aliaj rilataj servoj. Kadre de Facebook Pixel pere de via retumilo sendataj IP-adresoj ne estas ligataj al aliaj datumoj de Facebook.

Se vi ne volas, ke viaj datumoj estu kolektataj per Facebook Pixel, vi povas ne konsenti kun kuketoj en nia retejo aŭ aktivigi blokilon en via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helpopaĝoj aŭ forumoj de via krozilo.

1.5.2. Propra publiko de Facebook

Por merkatikaj celoj ni uzas Propran publikon de Facebook (angle “Custom Audience”). Uzante tiun servon ni importas al Facebook liston da retpoŝtaj adresoj de abonantoj de nia novaĵletero kaj vizitantoj ĉe nia retejo por montradi celitajn reklamojn. Facebook unue haketas la retpoŝtan adreson antaŭ uzado. Facebook ekhavas neniun novan informon uzante tiun ĉi servon. Vi povas iam ajn malebligi al ni uzadon de viaj personaj datumoj por Propra publiko per malakcepto de kuketoj ĉe nia retejo kaj malabono de nia novaĵletero.

1.5.3. Simila publiko de Facebook

Por merkatikaj celoj ni uzas Similan publikon de Facebook (angle “Lookalike Audience”). Uzante tiun servon ni laboras per datumoj pri vizitantoj ĉe nia retejo, ŝatantoj de niaj paĝoj ĉe Facebook kaj importas al Facebook liston da retpoŝtaj adresoj de abonantoj de nia novaĵletero. Facebook sekve trovas similaĵojn inter ili kaj surbaze de tio trovas similajn uzantojn de Facebook. Vi povas iam ajn malebligi uzadon de viaj personaj datumoj por Simila publiko per malakcepto de kuketoj ĉe nia retejo, malabono de nia novaĵletero kaj eks-ŝato de niaj paĝoj en Facebook.

1.6. Recelado kaj remerkatikado

Ni kombinas informojn de diversaj analiziloj por celi merkatikajn mesaĝojn specife al personoj, kiuj jam interagis kun niaj retejo aŭ soci-retejaj kontoj. Tiel ni povas en iu platformo montri mesaĝojn aŭ reklamojn al homoj, kiuj jam interagis kun ni en alia platformo. Por tio ni uzas kuketojn.

Se vi ne volas esti recelata kaj remerkatikata, vi povas ne konsenti kun kuketoj en nia retejo aŭ aktivigi blokilon en via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helpopaĝoj aŭ forumoj de via krozilo.

1.7. Komentoj

Se vi lasas komenton al la retejo, ni kolektas la informojn en la komenta formularo, vian IP-adreson kaj linion pri la retumilo. Tio helpas nin malkovri trudaĵojn.

Sennomigita teksto kreita de via retpoŝtadreso (ankaŭ nomita haketaĵo) povas esti donita al la servo Gravatar por vidi ĉu vi uzas tiun servon. La privateca politiko de Gravatar estas tie: https://automattic.com/privacy/. Post aprobo de via komento, via profilbildo estas videbla al la publiko kuntekste de via komento.

1.8. Aŭdvidaĵoj

Bildoj, kiujn vi povus alŝuti al la retejo, povas enhavi inkluzivitajn datumojn pri loko, tn. EXIF GPS. Estas via decido ĉu vi tiujn informojn provizos ene de viaj dosieroj.

1.9. Enkorpigita enhavo el aliaj retejoj

Paĝoj en tiu ĉi retejo povas inkluzivi enkorpigitan enhavon (t.e. filmojn, bildojn, artikolojn, k.t.p.). Enkorpigita enhavo el aliaj retejoj kondutas same kiel se vi vizitus tiun alian retejon.

Tiuj retejoj eble kolektas informojn pri vi, uzas kuketojn, enkorpigas aldonan spuradon fare de eksteraj liverantoj kaj observas viajn interagojn kun tiu enkorpigita enhavo, inkluzive de spurado de viaj interagoj kun la enkorpigita enhavo se vi havas konton kaj estas ensalutinta al tiu retejo.

Privateco-politikon de tiuj servoj vi povas trovi ĉe:

2. Kien ni sendas viajn informojn

Nia retejo estas gastigata en servilo de E@I. Administrantoj de la servilo aŭ datumabazo de E@I povas vidi ĉiujn datumojn, kiujn nia retejo kolektas pri vi, krom via pasvorto.

3. Neplenkreskuloj

La retejo celas ĉefe la personojn, kiuj jam fariĝis 18-jaraj. La uzo de la retejo fare de neplenkreskuloj eblas nur kun la permeso de la edukrajtaj personoj. Se ne ekzistas tia permeso ni rezervas al ni la rajton forigi ĉiujn informojn de neplenkreskaj uzantoj. Gepatroj aŭ zorgantoj estas respondecaj pri la protekto de la privateco de siaj infanoj.

4. Sciigo, redakto, baro aŭ forigo de datumoj

4.1. Sciigo pri la konservitaj datumoj

Kiel uzanto de la retejo vi havas la rajton senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. Laŭ bezono bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al [email protected]. Por ke ni povu doni al vi tiun informon, ni bezonas la sekvajn informojn por povi identigi vin: salutnomon, unuan kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton.

4.2. Redakto de la datumoj

Kiel uzanto de la retejo, vi ĉiam havas la rajton peti korekton de la malĝustaj informoj, kiujn ni konservis pri vi en la servilo. Sed la plej facila eblo por fari tion estas ŝanĝi la proprajn informojn memstare. La personajn informojn vi povas prilabori ĉe https://esperanto.wiki/wp-admin/profile.php.

4.3. Baro kaj forigo de la datumoj

Por forigi viajn uzantdatumojn, ni bezonas la sekvajn informojn de vi por povi identigi vin: salutnomon, unuan kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. Por tiu celo bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al [email protected]. En la kazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj, komercaj aŭ impostaj konservodevoj, ni baras ilin anstataŭ la forigo.

5. Ŝanĝoj

La deklaro pri privateco povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi, tamen viaj rajtoj, kiuj estas garantiataj en tiu ĉi deklaro, ne estos limigataj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigas en nia paĝaro. Se okazas tre gravaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni informas la uzantojn pri tio (ankaŭ pere de retpoŝto en speciale gravaj kazoj).

6. Kontakto

Por ni ege gravas la fido de niaj uzantoj. Se vi havas demandojn, al kiuj vi ne trovas respondojn en la deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj detaloj, bv. turni vin al [email protected].

(laste aktualigita la 24-an de Februaro 2021)