La Estraro kaj la Revizia komisiono estis elektitaj dum la 1-a Kunsido de Ĝenerala asembleo la 16-an de Majo 2020 por 3-jara funkcia periodo.
Estraro

Michal Matúšov
PrezidantoPri Vikimedio kaj Esperanto mi komencis okupiĝi preskaŭ en la sama tempo kaj kun simila celo de plibonigo de mondo. Vikimedio servas por pliatigi nivelon de homaro de scia vidpunkto, Esperanto de interhoma - kaj ja indas tion kunigi. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde tuta komenco kaj en 2018 mi prenis la rolon de gvidanto, ekde 2020 prezidanto. (foto de Martin Orság)

Javier Ramos Nistal
VicprezidantoKuba esperantisto ekde 2010 studis geografion en pedagogía universitato. Membro de TEJO kaj UEA, instruisto de Esperanto, tradukanto, redaktoro, desegnisto, reteja administranto/programanto, Aktiva ĉe BitArkivo, Eventa Servo, Paralela Universo. Ĉe VMEO administranto en Vikicitaro, patrolanto ĉe Vikipedio kun pli ol 10 000 redaktoj, organizanto de vikikonkursoj, vikiprojektoj ka.

Arno Lagrange
estraranonaskiĝinte en 1956 nun kontribuante kiel Agloforto estas denaska Esperantisto filo de la franco Georgo Lagrange, akademiano kaj de germandevena Erika Frieß. Aktivis kiel Esperanta teatroaktoro inter 1976 kaj 2005. Multe kontribuis en Vikipedio kiel ArnoLagrange inter 2002 kaj 2013 kaj tiam estis adminstranto kaj burokrato. Partoprenis en la organizado de KAFE (Kultura Arta Festivalo de Esperanto) okazinta en Tuluzo en 2000 kaj de IREM (Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo) okazinta en Seto en 2011. Nun loĝante apud Tuluzo li aktivas kun EKC (Esperanto-Kultur-Centro) kiu partoprenas en diversaj Erasmus+ projektoj kun partneroj en diversaj landoj ([email protected], BES, ktp.).
Revizia komisiono

Ziko van Dijk
Prezidanto de Revizia komisionoMi estas Ziko van Dijk kaj lernis Esperanton en 1988. Germano vivanta en Nederlando, mi studis historion kaj la germanan lingvon. En 2006 mi doktorigxis en Utrecht pri la historio de UEA. Mi servis iam en la estraro de Germana Esperanto-Junularo kaj laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Vikipedion mi prilaboras ekde 2003, danke al la esperantisto Chuck Smith. Interalie mi estis prezidanto de Vikimedio Nederlanda. (foto de Ziko)

Michel Castelo Branco
Membro de Revizia komisiono
Yves Nevelsteen
Membro de Revizia komisionoEstas belga esperantisto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko. Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), estrarano de [email protected] (2007-2009).