Projektoj

Por atingi nian mision ni faras plurajn kaj diversajn agadojn, kiuj ĉiuj celas helpi disvolviĝon de Vikimediaj projektoj. Plejparte temas pri konkursoj, kunlaboraj kampanjoj, prelegoj, trejnadoj, informado kaj pledado.

Jam tradicie ni organizas konkursojn pri redaktado de artikoloj en Vikipedio kaj foje en aliaj Vikimediaj projektoj. Al ili ni invitas vikimedianojn kaj esperantistojn verki artikolojn en Vikipedio aŭ ties frata projekto, kaj al la plej diligentaj ni provizas valorajn premiojn. Al tradiciaj konkursoj apartenas Vikiprintempo de Centra kaj Eŭropo, Azia monato, Afrika monato, kaj nove ankaŭ Amerika monato. Intereson de ankaŭ neesperantistoj kaptis nia parto de pluralingva konkurso / kampanjo Vikipediaj paĝoj volas fotojn, danke al kiu centoj de Vikipediaj artikoloj ricevis novajn bildojn kaj plurmediaĵojn.

Sed Vikimedio temas precipe pri kunlaborado, do ni strebas disvolvadi ankaŭ tiun elementon. Al tio servas ekz. nia partopreno en plurlingva kampanjo 1Lib1Ref kie ni invitis ne-vikimedianojn, precipe bibliotekistojn, al aldono de 1 nova referenco al Vikipedia artikolo. Per referencoj estas citataj fontoj de informoj en artikoloj, do ili estas esencaj por fidindeco de tuta Vikipedio. Aparte interesa estis ankaŭ la kampanjo Vikipedio 300 000, kiun iniciatis UEA kaj al kiu aliĝis pluraj Esperantan organizoj – komune ni utiligis la oportunon por montri al esperantistoj gravecon de Vikipedio kaj invitis ilin al aktiva partopreno.

Vikimedio bezonas plurajn kaj pli diversajn aktivulojn por kreadi kaj ĝisdatigadi la enhavon. Tial ni prelegas por ne-vikimedianoj por varbi ilin al nia cirklo. Aldone, por helpi al ili kiel eble plej rapide kaj glate komenci verkadi artkolojn, ni ilin laŭokaze ankaŭ trejnas. Tiel ni faris ekz. pri la traduka helpilo WikiTrans, kaj dum niaj propraj programeroj dum pluraj Esperantaj renkontiĝoj – kaj fizikaj kaj virtualaj.

Lastatempe ni komencis organizadi ankaŭ niajn proprajn eventojn en virtuala mondo. La premiera estis VikiFesto 2021 omaĝe al 20-jariĝo de la Esperanta Vikipedio.

Esperantistoj kutime estas iom idealismaj homoj, kiuj volas plibonigi la mondon por ĉiuj. Tion ni havas komunan! Esperantistoj ofte tute bone pretas fari etajn ŝanĝojn al sia agado tiel, ke ties rezultojn ni povu reuzi en Vikimediaj projektoj. Sed ili ofte ne certas kion precize fari. Do ni helpas ankaŭ pri tiu ĉi afero, kaj aktive informas ilin per sociaj medioj kaj videoj, kaj provizas laŭpetan helpon. Ekzemple UEA provizis siajn gazetarajn komunikojn sub la permesilo CC BY post tia nia peto kaj helpo.

Pliajn detalojn pri nia pasinta agado vi povas trovi en niaj Jaraj raportoj en Meta-Vikio. Nuntempan agadon vi povas realtempe observi en nia projekta mastrumilo OpenProject.

Piedbatado de la pado

Samtempe ni kreas kaj disvolvas nian organizon kaj ankaŭ ekosistemojn, kiuj nin subtenas. Ni scias, ke nia misio estas tro granda por povi esti atingita de ununura organizo. Do unuflanke ni helpas al niaj nuntempaj partneroj kaj kunlaborantaj organizoj. Sed duaflanke ni ankaŭ piedbatas la padon por tiuj, kiuj povas baldaŭ aperi por kuniri en nia vikimedia Esperanta misio kaj fokusiĝi pri aferoj, pri kiuj ili spertos pli multe.

Ni ekzemple kreas abundan stokon de organizaj sciaro kaj helpiloj. Tiel ni povas pli facile kaj efike ekkunlabori kun novaj aktivuloj, sed ankaŭ konsili al partneraj organizoj.

Ekosistema subteno

Ekosisteman subtenon ni nuntempe provizas al la Vikimedia movado, Esperanta movado kaj Slovakio (la lando kie ni estas oficiale registritaj).

Rilate al Vikimedia movado ni ofte alvokas esperantistojn al tut-vikimediaj okazaĵoj, precipe kiam ni kredas, ke ili povas multe helpi al disvolviĝo de la tuta Vikimedia komunumo. Tio estas ekz. balotoj por la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio, diversaj konsultoj de la komunumo, aŭ teĥnikaj iloj, kiel mallokaj ŝablonoj.

Ni ĝojas kunlabori kun pluraj Esperantaj organizoj. Danke al nia fokuso pri interreta laboro kaj kapabloj de niaj aktivuloj ni disvolvas ankaŭ materalojn kaj procezojn, kiuj funkcias ne nur en nia ogŝanizo, sed kiujn ankaŭ multaj aliaj Esperantaj organizoj povus ekuzi. Ni ĝojas, ke niaj edukiloj estas disvastigataj al aliaj organizoj, kaj niaj procezoj (ekzemple notitaj en nia projekta mastrumilo OpenProject) estas videblaj publike por ĉiuj por inspiriĝi.

Laste, ni povas esti en nuntempa nivelo nur danke al registriĝo kiel formala organizo. Kaj ĉar ni registriĝis en Slovakio, ni ne nur dankas al ĝi, sed ankaŭ laboras por ke ĝi bone funkciu por ni kaj aliaj. Tial ni parton de nia tempo dediĉas al subteno de libera edukado kaj ĝenerale kulturo en Slovakio, precipe per disvastigado de libera kulturo per sociaj retejoj kaj organizado de konkursoj.

Ĉu via agado?

Ni estas volontula kaj neprofitcela organizo kaj laboras nur en nia libera tempo. Ni volas atingi pli grandajn rezultojn, sed por tio ni bezonas povi labori en pli daŭropova maniero. Tial ni alvokas vin por plivastigi nian volontulan teamo!

Se vi havas ideon pri laboro, kiun vi volas fari nome de nia organizo, aŭ kunlabore kun ni, certe kontaktu nin por interkonsenti la aferon!

Se vi volas helpi, sed ankoraŭ ne certas kiel, aliĝu kiel volontulo! Ni invitos vin al konkreta laboro kiam tiu oportuno aperos.