Post Bonaero (2009) kaj Meksikurbo (2015), Santiago, ĉefurbo de Ĉilio, estos la dua sudamerika kaj tria latinamerika sidejo de Vikimanio laŭ anonco de la Organiza Komitato de Vikimanio, la Kongresa Organiza Teamo de 2027, kaj la Fondaĵo Vikimedio.
La precizaj datoj ankoraŭ estas anoncotaj sed tre eble Vikimanio 2007 okazos en aŭgusto. Vikimanio estas la ĉefa ĉiujara internacia Vikimedia konferenco, provizante la plej elstaran ŝancon por Vikimediaj kontribuantoj el la tuta mondo kunveni, dividi siajn plej bonajn praktikojn, festi sukcesojn kaj diskuti manierojn plibonigi la liberan scion, kiu inkluzivas Vikipedion.
Santiago, elektita kiel sidejo post Parizo (2026) havas plurajn rektajn flugojn al Eŭropo, Centra kaj Norda Ameriko kaj al la regiono ESEAP (Orienta Azio kaj Pacifiko), inkluzive Aŭstralion kaj Nov-Zelandon. Multaj landoj povas profiti de 90-taga restado sen viz-postulo. Ĉilio kaj ĝia ĉefurbo ankaŭ estas akceptemaj celoj por la LGBTQ+ komunumo kaj estas inter la landoj kun la plej bona kaj plej rapida interreta konektebleco en la mondo.
Ĉu vi planas ĉeesti Vikimanion en Ĉilio?
