Gajnintoj de Vikio Amas ZEOjn 2026

Vikio Amas ZEOjn estas internacia fotokonkurso por promocii la Esperanto-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo pere de Vikimediaj projektoj. En 2026 ĝi okazis por la dua fojo, kun la subteno de UEA kaj Fondaĵo Esperanto de Hispanio. Dum julio 2026, partoprenantoj alŝutis 250 fotojn pri ZEOj ĉirkaǔ la mondo.

Dum aǔgusto kaj septembro, KuboF Hromoslav (Slovakio), José Antonio del Barrio (Hispanio), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio/Hispanio) kaj Juan Sebastian Quintero (Kolombio/Meksiko) juĝis la alŝutitajn fotojn por elekti la gajnintojn. La premiitaj kategorioj estas la jenaj: 10 plej bonaj fotoj, Antaǔe nelistigita ZEO, Plej ŝatata foto en Fejsbuko, Premio Kvinpinta Stelo (sponsorita de UEA), kaj Plej bonaj fotoj de Hispanlingvaj landoj (sponsorita de Fondaĵo Esperanto).

Vidu la gajnintojn ĉe Vikimedia Komunejo.

Se vi estas unu el la gajnintoj de la konkurso, respondu al la retmesaĝon kiun la organiza teamo sendis. Respondo de la mesaĝo estas la sola maniero atesti vian identecon kaj agordi la ricevadon de la premioj.

Sahaquiel9102

View posts by Sahaquiel9102
Mi estas Vikimedia redaktoro ek de 2010. Mi estis la unua prezidanto de Vikimedio Kolombio kaj longtempa membro de ELiSo. Profesie, mi estas Naturscienca instruisto kaj nunteme mi studas magistriĝon pri Edukado de Biologio en Meksiko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top