Pri ni

Edukado estas baza homa rajto kaj ni kredas, ke ĝi devas esti plene libera kaj disponebla por ĉiuj. Esperanto estas planlingvo (kaj pro tio ne apartenas al iu specifa nacio aŭ etno), kiu estas multe pli facila por lernado kaj uzado ol naciaj kaj etnaj lingvoj. Tial uzado de Esperanto en internacia kaj interetna tutmondaj kuntekstoj helpas al justeco kaj efikeco, kaj tiel al tutmonda interkompreniĝo. Ni kunigas edukadon kaj Esperanton en unu harmonian tuton, kiu estas la bazo por nia ekzisto-kialo kaj agado.

Formala organizo

Oficiale ni funkcias kiel formala organizo de tipo civitana asocio (slovake “občianske združenie“) registrita en Slovakio, Eŭropo. La Fondaĵo Vikimedio rekonis nin Uzanto-Grupo, kaj nun ni laboras pri pli alta rekono kiel Tema organizo. Samtempe ni laboras pri akcepto kiel Faka asocio de UEA kaj Faka sekcio de TEJO.

Neprofitcela organizo

Ĉar ni deziras, ke ĉiu homo povu edukiĝi tute libere, ni estas neprofitcela organizo. Ĉiu nia agado celas al plibonigo de edukado por tuta homaro. Al niaj membroj ni provizas iomajn avantaĝojn, sed la agado ĝenerale celas al helpado al ne-membroj.

Esperanto

Ni agadas precipe en la lingvo Esperanto, do precipe en Esperant-lingvaj Vikimediaj projektoj. Sed grava parto estas ankaŭ agado pri la lingvo kaj komunumo de Esperanto – kaj tion ni faras en pluraj lingvoj.

Aparte ni laboras ankaŭ por libera edukado en Slovakio (lando kie ni estas registritaj) per nia programo PreWiki.sk.

Misio

Imagu la mondon en kiu povas ĉiu unuopa homo partopreni en sumo de homara scio per kaj pri Esperanto – tian mondon ni kreas.

Ĉar ni estas parto de la Vikimedia movado, ni forte rilatas al la misio de la Fondaĵo Vikimedio. Ni helpas al homoj kolektadi kaj disvastigadi edukilojn en aŭ pri Esperanto sub libera permesilo aŭ en publika havaĵo kaj disvastigadi ilin efike kaj tutemonde.

Celoj

Niajn celojn difinas nia Statuto.

Ili estas:

  1. subtenado por kreado, koncentrigado kaj disvastigado de liberaj enhavoj, precipe per projektoj de Wikimedia Foundation Inc.;
  2. subtenado por eduko de vasta publiko kaj kreado de sci-socio;
  3. subtenado por uzado de Esperanto por disvolvigo de scioj, internacia, interetna kaj interkultura interkomprenoj;
  4. subtenado por disvolvo de libera kulturo;
  5. kunlaborado kun organizoj, kies celoj estas kongruaj kun la celoj de la asocio.

Agado

Por atingi nian mision ni faras plurajn kaj diversajn agadojn, kiuj ĉiuj celas helpi disvolviĝon de Vikimediaj projektoj. Plejparte temas pri konkursoj, kunlaboraj kampanjoj, prelegoj, trejnadoj, informado kaj pledado.

Samtempe ni kreas kaj disvolvas nian organizon kaj ankaŭ ekosistemojn, kiuj nin subtenas. Ni scias, ke nia misio estas tro granda por povi esti atingita de ununura organizo. Do unuflanke ni helpas al niaj nuntempaj partneroj kaj kunlaborantaj organizoj. Sed duaflanke ni ankaŭ piedbatas la padon por tiuj, kiuj povas baldaŭ aperi por kuniri en nia vikimedia Esperanta misio kaj fokusiĝi pri aferoj, pri kiuj ili spertos pli multe.

Tian ĉi ekosisteman subtenon ni nuntempe provizas al la Vikimedia movado, Esperanta movado kaj Slovakio (la lando kie ni estas oficiale registritaj).