Donacu!

Dum jaroj ni laboras kiel volontuloj kaj dediĉas al Vikimedio Esperanto multegan nian tempon tute senpage. Foje ni havas repagitajn rektajn elspezojn (vojaĝo, loĝado ks), sed nian labortempon ni donacas sen ricevi salajron, ofte eĉ mem pagas de nia persona mono por funkciigi la organizon.

Vi povas donaci por 2 diversaj celoj: ĝenerala kaso de Vikimedio Esperanto; kaj aprezmono por niaj volontuloj.

De la ĝenerala kaso ni povos pagi por iuj niaj agadoj, aparte por repagi iujn rektajn kostojn de niaj aktivuloj.

Donacu per banka ĝiro al la ĝenerala kaso

Fio banka, a.s., pobočka zahraničnej banky, Nám. SNP 21, 811 01 Bratislava

  • konto-numero: 2101903822/8330
  • IBAN: SK5683300000002101903822
  • BIC/SWIFT: FIOZSKBAXXX
  • valuto: EUR – eŭro

Por pagoj de Ĉeĥio

  • konto-numero: 2101903822/2010
  • valuto: CZK – ĉeĥa krono

La aprezmono venas al niaj plej aktivaj aktivuloj, kiuj povas uzi ĝin kiel ajn ili volas (baze estas kvazaŭ donaco por ilia labortempo). La kolektadon kaj distribuadon de aprezmono prizorgas la Fonduso Instigo.

 

Se vi volas donaci per alia maniero, kontaktu nin 😉 Ni laboras pri starigo de pliaj manieroj por donaci.