Subtenu nin!

Imagu la mondon, en kiu ĉiu unuopa homo povas libere partopreni en la sumo de homara scio. Tian mondon ni kreas! – Jimmy Wales, la kun-fondinto de Vikipedio

Ni estas projekto-bazita organizo celanta konkretajn rezultojn en reala mondo. Sed ni povas labori nur tiom, kiom permesas niaj ebloj kaj rimedoj, precipe volontula tempo. Se vi volas, ke ni helpu al disvastigado de liberaj scioj per Esperanto pli rapide kaj altkvalite, subtenu nin – ĉu per via propra laboro, mono, aŭ almenaŭ morala subteno!

 

Aliĝu kiel volontulo

Nuntempe ni estas plene volontula organizo – tial ni povas fari nur tiom da laboro, kiom da libera tempo havas niaj volontuloj. Aliĝu ankaŭ vi al nia teamo kaj kune ni povos fari pli!

Ni ŝatus, ke niaj aktivuloj longtempe restu en iu(j) specifa(j) rolo(j) (kiel ekzemple projekta mastrumanto, prizorganto de partneroj, kreanto de projektaj paĝoj en Vikipedio ktp) – tiel ili povas bone spertiĝi kaj glate kaj ĝoje fari altkvalitan laboron, kiu havas sencon. Kompreneble, se vi volos ŝanĝi viajn rolojn, ankaŭ tio eblas – ni faru tiel, ke ni ĉiuj ĝoju pri via laboro 😉

Al niaj plej bezonataj roloj apartenas projekta mastrumisto, subvencipetitsto, merkatikisto, retejaj strategiisto kaj spertulo pri niaj retaj programoj (WordPress, CiviCRM, OpenProject)… kaj kompreneble gvidanto!

Ni iom-post-iom listigas rolojn, kiujn ni bezonas en Vikimedio Esperanto per speciala programo. Se vi ne trovis rolon, kiun vi volas plenumi, simple aliĝu por “Ĝenerala intereso pri volontulado” kaj kontaktu nin.

 

Plenumu konkretajn liberajn taskojn

Ni havas pli multajn ideojn ol ni povas plenumi. La taskojn kaj projektojn pri kiuj ni laboras aŭ kiujn ni konsideras ni notas en nia projekta mastrumilo OpenProject. Tiel vi trovos ankaŭ tiujn, kiuj estas liberaj kaj disponeblaj por vi!

Kiel trovi liberajn taskojn:

  1. venu al la listigo de ĉiuj niaj projektoj en OpenProject
  2. elektu iun projekton klakante al ĝia nomo
  3. en la maldekstra menuo elektu “Laborpakaĵoj” (“Work packages“)
  4. en la maldekstra menuo aperos novaj ligiloj, ofte (sed ne nepre ĉiam) ankaŭ “Volontulo bezonata” – alklaku ĝin
  5. elektu la taskon / projekton kiun vi volas plenumi kaj laŭeble kontaktu nin por interkonsenti detalojn

 

Membriĝu

Ni tre ĝojas pri via volo membriĝi en Vikimedio Esperanto! Se vi volas precipe morale subteni nian organizon aŭ Vikimediajn projektojn en Esperanto – ni rekomendas al vi senpagan simpatiantan membrecon. Se vi aldone interesiĝas ankaŭ pri organiza politiko, ekz. vi volas partoprenadi ĝeneralajn asembleojn, elekti funkciuloj aŭ mem kandidatiĝi por funkcio – aliĝu kiel plenrajta membro.

Donacu monon

Dum jaroj ni laboras kiel volontuloj kaj dediĉas al Vikimedio Esperanto multegan nian tempon tute senpage. Foje ni havas repagitajn rektajn elspezojn (vojaĝo, loĝado ks), sed nian labortempon ni donacas sen ricevi salajron, ofte eĉ mem pagas de nia persona mono por funkciigi la organizon.

Vi povas donaci por 2 diversaj celoj: ĝenerala kaso de Vikimedio Esperanto; kaj aprezmono por niaj volontuloj. De la ĝenerala kaso ni povos pagi por iuj niaj agadoj, por kiu ni ne ricevas subvenciojn, aparte por repagi iujn rektajn kostojn de niaj aktivuloj. La aprezmono venas al niaj plej aktivaj aktivuloj, kiuj povas uzi ĝin kiel ajn ili volas (baze estas kvazaŭ donaco por ilia labortempo). La kolektadon kaj distribuadon de aprezmono prizorgas la Fonduso Instigo.

 

Abonu novaĵojn!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri nia agado kaj kiel vi povas partopreni. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

Abonu niajn sociretajn kontojn

Abonu niajn sociretajn kontojn por samtempe resti en ambaŭflanka kontakto kun ni kaj ankaŭ montri al la mondo vian subtenon!