En Vikimedio EO ni ŝanĝas la mondon al pli edukita kaj kapabla – kaj ni volas vin por ŝanĝi ĝin kun ni! Kandidatiĝu por alta funkcio en VMEO por esti elektita fare de la Ĝenerala asembleo la 16-an de Novembro 2025.
Por kandidatiĝi unue plenigu la kandidatiĝan formularon por Estraro aŭ Revizia komisiono, kaj / aŭ por Kasisto aŭ Ĝenerala Sekretario kaj kontaktu nin!
En Vikimedio EO (VMEO) ni transformas Esperantujon – ni helpas al volontulaj verkantoj krei pli bonan, pli detalan, pli ampleksan, pli fidindan Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn. Danke al tio estas Esperantujo pli edukita kaj kapabla – kaj povas esti tia eĉ pli kun via helpo! VMEO estas destinita esti la 2-a (eble 3-a) plej granda Vikimedia organizo, tuj post la Fondaĵo Vikimedio (kaj eventuale alia tutmovada gvida organizo, kiu nun estas konceptata) – jam pro la kvanto de Esperanto-parolanoj dum la tempo de Fina Venko. Se vi estas sindediĉita kaj altkapabla, aliĝu al ni kaj ŝanĝu kun ni la mondon!
La sekvaj elektoj okazos dum la 8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo la 16-an de Novembro 2025. Do kandidatiĝu baldaŭ, laŭeble antaŭ la kunsido, plej laste dum ĝi!
Estraro
Estraro estas la plenuma organo de VMEO. Sub gvido de la Prezidanto, ĝi starigas la vizion por la organizo, planas longtempan strategion kaj agadon por sekva jaro kaj respondecas, ke la laboro estos vere farita. Historie estis ĝuste Estraranoj, kiuj plej multe laboris en diversaj agadoj – sed tion mi volas ŝanĝi. Nove, la Estraro pli zorgos pri tenado de la vizio, kaj sekva varbado kaj gvidado de aktivuloj, kiuj plenumados plejparton de laboro por atingi la vizion (tiuj povas esti volontuloj sed ankaŭ pagataj laborantoj). Tiel Estraro povos pli fokusiĝi al sia vera laboro de strategia gvidado, sen perdiĝi en ĉiutagaj detaloj. Kompreneble, Estraranoj bezonas iel envolviĝi ankaŭ pri kutima laboro, sed la bazo de Estrara laboro devas esti starigo kaj tenado de strategia direkto kaj trovado kaj gvidado de aliaj homoj, kiuj plenumos la bezonatan laboron.
Ekde Novembro 2025 ni serĉas 2 novajn Estraranojn por 1 aŭ pluraj 3-jaraj ofic-periodoj. Ideale 1 el ili estu de Eŭropo kaj havu certajn spertojn pri grandan subvencioj, eĉ se nur per partopreno en agado subtenita de tia subvencio (ni multe utiligas grandajn subvenciojn de Erasmus+, do en la Estraro ni havu tiun areon forta). Kontaktu nin!
Revizia komisiono
Revizia komisiono estas nia kontrola organo. Ĝi precipe kontrolas laŭadon de niaj regularoj, kaj nian financan mastrumadon. Se la organizo ĝenerale bone funkcias, Revizia komisiono precice preparas Revizian raporton por prezenti ĝin al la Ĝenerala asembleo komence de jaro. Se en la organizo okazas problemoj, kiam homoj rompas regulojn, Revizia komisono devas esti pli iniciatema kaj proponi korektajn agojn. Ĝenerale, kiel Prezidanto mi strebas, ke la Revizia komisiono havu sufiĉe facilan laboron 😉 do ĝiaj membroj povu transpreni ankaŭ aliajn rolojn, ekz. kiel organizantoj de konkursoj aŭ simile.
Ekde Novembro 2025 ni serĉas 1 novan membron de Revizia komisiono por 1 aŭ pluraj 3-jaraj ofic-periodoj. Kontaktu nin!
Neelektataj funkcioj
Ni havas ankaŭ funkciojn, aŭ rolojn, kiuj ne bezonas elekton fare de la Ĝenerala asembleo. Sufiĉas, ke ilin nomumu Estraro, al kiu ili respondecas. Nun plej gravas Kasisto kaj Ĝenerala Sekretario. Homoj, kiuj transprenos tiujn ĉi rolojn povas, sed ne devas, esti en la Estraro, kaj ne estu membroj de la Revizia komisiono.
Kasisto (eventuale sub gvido de iu Estrarano) precipe zorgos pri kreo de la Jara buĝeto, Financa raporto, partoprenos en kreado de buĝeto por niaj diversaj projektoj kaj agadoj (ekz. projekto de Erasmus+ povas havi buĝeton eĉ 120 000 eŭroj), partoprenos en la procezo de repagoj kaj pagado, kaj zorgos pri laŭado de financaj reguloj. En VMEO ni longtempan preme sentan mankon de memstara Kasisto, kio rezultigis ekz. en neprovizo de pluraj Financaj raportoj, kaj ni volas tion korekti. Se vi spertas pri financoj, buĝetoj kaj kalkultabeloj, ni volas vin!
Ĝenerala Sekretario (eventuale sub gvido de iu Estrarano) zorgos pri diversaj internaj administraĵoj, ekz. Jara raporto, raportado al la Vikimedia movado, provizo de protokolo de Estrara kunsido, aŭ de Kunsido de Ĝenerala asembleo. Tiu ĉi laboro estas ideala por homo, kiu estas respondeca kaj dependebla, ŝatas faradi administran laboron, bone laboras laŭ klaraj reguloj, kaj ne postulas aparte grandan kreemon en la laboro.
Ekde Novembro 2025 ni serĉas 1 novan Kasiston kaj 1 novan Ĝeneralan Sekretarion por nedifinita tempo. Kontaktu nin!
