Kampanjo Vikipedio 300 000

Ĝisdatigo: La Esperanta Vikipedio atingis 300 000 artikolojn la 18-an de Julio 2021!
La artikolo temas pri Francia komunumo Auppegard kaj verkis ĝin la uzanto DominikGratulon kaj dankon!
Legu plenan festan artikolon pri la atingo!

La Esperanta Vikipedio estas vaste konata kiel la plej granda ĝenerala encikopedio en Esperanto (kaj fakte 1 el nur 2 ekzistantaj). Sian sukceson ĝi ŝuldas al multaj redaktantoj, kiuj dediĉis kaj plu dediĉas nekalkuleblajn horojn al ĝia verkado.

Nun, nia kara Vikipedio pliproksimiĝas al bela mejloŝtono – 300 000 artikoloj. Utilo de Vikipedio multe dependas ankaŭ de fakta kvalito kaj longeco de artikoloj, sed ĝenerale ni povas diri, ke ju pli multaj artikoloj, des pli utila Vikipedio estas por esperantistoj.

Tial UEA, ELiSo, ILEI kaj E@I kunigas siajn voĉojn kaj alvokas, ke vi estu parto de tiu historia momento! Verku novajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio kaj helpu atingi 300 000 artikolojn antaŭ Julio!

Kiel partopreni?

Rebonvenon, kara amiko kaj kolego!

Ni aprezas, ke Vikipedio jam kreskis sufiĉe multe ankaŭ danke al via laboro! Por partopreni la kampanjon simple faru tion, kion vi faras plej bone – verku novajn artikolojn en nia Vikipedio!

Kiam pro la kampanjo venos al la Vikipedio nova redaktanto, eventuale helpu al li / ŝi, montru la vojon, estu afabla al novulo. Eventuale invitu viajn amikojn, faru prezenton dum reta kunveno de via klubo – vi scias, varbado.

Bonvenon! Ni ĝojas vidi vin ĉe ni! Por partopreni verku novajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio.

Ne gravas, ke vi ankoraŭ neniam faris tion! Ĉio iam estas la unuan fojon! Kaj ripetado faras majstron.

Ideale vi devus komenci per malgrandaj redaktoj en artikoloj (riparo de mistajpoj, korekto de gramatiko ks). Tiel vi profunde lernus detalojn pri Vikipediaj artikoloj. Por iom pretersalti tiun lernadon kaj tamen verki bonajn artikolojn ni rekomendas traduki alilingvan artikolon per la ilo EnhavTradukilo.

  1. registriĝu
  2. venu al EnhavTradukilo (speciala ilo kiu helpas al vi traduki)
  3. se vi ne certas, kion traduki, vi povas elekti iun el la proponoj
  4. se vi scias kiun artikolon de alilingva Vikipedio vi volas traduki: 
    1. klaku la butonon “+ Nova traduko”
    2. dekstre elektu lingvo de kiu vi volas traduki
    3. en la ĉefa tekstujo entajpu nomon de la artikolo kiun vi volas traduki
  5. aperos la traduka interfaco, klaku en la centra panelo kaj traduku la tekston de la maldekstra parto (aŭ reviziu ĝin, se aperis maŝina traduko)
  6. post zorga lingva kontrolo, klaku la supran butonon “Publikigi”

Se vi volas subteni la kampanjon, aŭ Vikipedion ĝenerale, sed ne povas verki artikolojn, jen estas kelkaj ebloj por subteni la organizojn, kiuj staras malantaŭ ĝi:

Aparte gravas, ke Vikipedion verku pli multaj homoj de diversaj fakoj. Do, ekzemple, se via amiko volas disvastigi sian vastan scion, invitu lin / ŝin ĉi tien!

Pri kio verki?

La plej simpla kaj ĝuinda estas verkado pri viaj ŝatataj aferoj. Se vi ŝatas ĝin, probable ankaŭ aliaj homoj ŝatos legi pri ĝi.

Gravas ankaŭ, ke vi jam spertas pri la vortoprovizo en la temo, do viaj artikoloj estos pli altkvalitaj de lingva vidpunkto.

En la daŭro de la kampanjo okazas 4 konkursoj en la Esperanta Vikipedio.

Ĝis fino de Aprilo 2021 partoprenu en la VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo.

Ĝis la 15a de Majo 2021 partoprenu en #VikiPorHomajRajtoj, kun fokuso pri mediprotektado.

Dum la tuta Majo partoprenu en la Afrika monato. Speciale por tiu ĉi konkurso ni invitas niajn Afrikajn samideanojn, por kiuj estas dediĉitaj specialaj premioj! Vi aldone pli bone preparos la grundon por kongresoj en Afriko, nome de ILEI en 2021 kaj planata UK en 2024.

Ĝis fino de Junio 2021 partoprenu en la Unesko-konkurso. Verkadon de artikoloj en la Esperanta Vikipedio proponis al UEA rekte Unesko mem, kaj la konkurson kunorganizas UEA kaj ELiSo.

Unesko (la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) proponis, ke UEA helpu disvastigi ĝiajn idealojn kaj valorojn per Esperanto uzante Vikipedion.

La agadkampoj de edukado, scienco kaj kulturo tre proksimas ankaŭ al agado de la Vikimedia movado. Subtenante Uneskon ni subtenas la ekosistemon, de kiu ni prenas fruktojn de scioj por enkorpigi ilin en Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn.

Pliaj sugestitaj temoj:

Kriterioj por artikoloj

La artikolo, kiun vi verkas:

  • respektu kopirajton (estu tradukita de Vikipedio aŭ alia libera fonto (kun mencio de fonto!) aŭ estu plene via verko);
  • estu pri menciinda temo (almenaŭ 2 netrivialaj, sendependaj fontoj verkas pri ĝi);
  • citu fontojn per entekstaj referencoj (tio plej facilas tradukante per EnhavTradukilo, vidu Kiel partopreni);
  • prezentu temon neŭtrale;
  • estu sufiĉe longa (3 frazoj estas absoluta minimumo, celu almenaŭ 2 alineojn).

Abonu novaĵojn pri Vikipedio 300 000!

Estu inter unuaj kiuj scios kiam la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Ni ankaŭ sendos al vi invitojn por aliaj kampanjoj, konkursoj kaj eventoj. Ni respektas vian privatecon kaj do vi mem povas malaboni iam ajn.