Loading Events

« All Events

Laborista monato 2026

Septembro 1 - Septembro 30

Laborista monato 2026 invitas vin redakti / verki / traduki Vikipediajn artikolojn kaj aldoni Vikifontarajn paĝojn rilatajn al justa laborado, sindikatoj kaj laboraj rajtoj, precipe rilataj al Usono. La kampanjo (aŭ redakto-maratono) estas senpaga por partopreni kaj provizas simbolajn premiojn en formo de insignoj sur uzanto-paĝo de partoprenintoj.

Kiel partopreni

Por partopreni:

  1. ensalutu en Vikipedion aŭ Vikifontaro
  2. aliĝu per la ĉefa aliĝilo
    • tiel vi estos oficiale rekonita kiel partoprenanto
  3. dum Septembro 2026 verku / traduku artikolojn pri la temo de la kampanjo
  4. notu ĉiun vian kampanjan artikolon per la spurilo de kontribuoj
    • uzu la butonon “Asigni artikolon al mi”
  5. invitu ankaŭ viajn amikojn

Konteksto

La kampanjo okazas samtempe en pluraj lingvaj versioj de kelkaj Vikimediaj projektoj, foje kun subteno de rilata Vikimedia organizo. La Esperantan parton organizas Vikimedio EO.

La kampanjo okazas solidarece kun Wiki Workers United la klopodado de multaj dungitoj de la Fondaĵo Vikimedio por starigi laboristan sindikaton. La En Vikimedio EO ni praktikas tn. “ekosisteman subtenon“, kies principo povas esti priskribita kiel “ni subtenu tiujn, kiuj subtenas nin”. Unu el la 3 ĉefaj subtenataj kampoj estas la Vikimedia movado. Tial, ankaŭ pere de tiu kampanjo ni subtenas sanan, respekteman, funkciantan kaj bonordan laboradon de la Fondaĵo Vikimedio, la plej alta reprezentanto de la Vikimedia movado.

Novaĵoj pri konkursoj

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn kaj invitojn al konkursoj de Vikimedio Esperanto kaj ĝenerala vikimedia movado. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

Details

Organizer

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *