VikiFesto 2021

La 6-an de Novembro 2001, Esperantujo estis ŝanĝita poreterne – ĝuste tiam Chuck Smith fondis la Esperantan version de Vikipedio. Ĉi-jare ni festas 20-a datrevenon de tiu ĉi grava kilometroŝtono!

Tiutempe Vikipedio ankoraŭ estis tre nova, nekonata kaj eksperimenta retejo. Ĝi tamen havis grandajn eblojn kaj intertempe kun siaj frataj projektoj disvolviĝis al unu el 10 la plej legataj retejoj en la tuta interreto, kun ĉirkaŭ duon-miliardo da unikaj vizitantoj monate.

La Esperanta Vikipedio estis en Esperanto nur la 3-a enciklopedio, kaj nur la 2-a ĝenerala enciklopedio. Nuntempe ĝi provizas utilajn informojn pri vasta gamo de temoj kovrantaj ĉiujn facetojn de vivo. Tion montras ankaŭ la fakto, ke dum interreta serĉado per Esperanto, ĝi kutime apartenas al unuaj trafoj. Tio estas aparte rimarkebla atingo por retejo kreata preskaŭ senescepte de volontuloj!

Temo

La festo okazas kun la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“.

Ni realigas la devizon, ke pasinteco kaj estonteco renkontiĝas en nuntempo! Ni staras sur ŝultroj de gigantoj de lastaj 2 jardekoj, kio helpas al ni vidi en estontecon. Ni samtempe konscias, ke estonteco estos kaj surpriza kaj kreita de niaj nuntempaj agadoj.

La festo tial rigardos ne nur al Vikipedio, sed ankaŭ preter ĝi – al ĝiaj frataj projektoj. Simile, ĝi esploros la unuajn 20 jarojn, sed ankaŭ rigardos preter ili – al estonteco.

Praktikaj informoj

Tempo: 18-a de Decembro 2021, 15:00 – 18:00 UTK

Kotizo: senpaga por ĉiuj (ni tamen instigas al donacoj 😉 )

Loko: virtuale per Jitsi – VikiFesto (por partopreni sufiĉas retumilo; en poŝtelefono povus pli taŭgi senpaga aplikaĵo)

Programo

15:00 UTK - Michal Matúšov: Oficiala malfermo de VikiFesto 2021
La organizanto malfermos la VikiFeston 2021.
15:15 UTK - Michal Matúšov: Vikivojaĝo - kiel veturi amuze kaj senstreĉe?
Esperantistoj ja ŝatas vojaĝi al diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj foje ankaŭ por ferioj 😉 Por helpi al trankvila, sekura, amuza kaj malmultekosta vojaĝado vi povas avantaĝe uzi Vikivojaĝon. Tiu ĉi nova Vikimedia projekto montros al vi kiel alveni al la lando, kiujn lokaj specialaĵoj manĝi kaj trinki, kie loĝi, kion viziti kaj multe pli! Kaj, kiel ĉe ĉiu Vikimedia projekto, vi povas kunverki ĝin!

Pri la preleganto: En la Vikimedia movado mi trairis diversajn rolojn inklude administranton, robotiston kaj lastatempe ankaŭ gvidanton de la organizo Vikimedio Esperanto. Mi organizis serion de eventoj danke al kiuj la Esperanta Vikivojaĝo maturiĝis kaj memstariĝis.

15:45 UTK - Václav Zouzalík: Vikidatumoj
Ĉiu verŝajne konas Vikipedion, la faman liberan enciklpedion. Sed malantaŭ ĝi situas datumbazo de baza scio, kiu kunligas diverslingvajn vikipediajn artikolojn aŭ plenigas informkestojn en Vikipedio, sed ĝi scipovas fari multe pli. Tiun datumbazon mi skize prezentos.

Pri la preleganto: Longtempa vikimediano kaj favoranto de libera programaro kaj libera kulturo el Ĉeĥio. Esperantisto ekde 2011.

16:15 UTK - Przemysław Wierzbowski: Vikifontaro – universala trezorejo de nia literaturo
Eta vojaĝo tra la projekto, ĝenerala priskribo de la ideo, pli vasta priparolo de la problemo taŭge konservi malnovajn tekstojn, ankaŭ en la kunteksto de aŭtorrajtoj.

Pri la preleganto:Mi estas vikipediisto de 15 jaroj, pri Esperanto mi okupiĝas pli-malpli same longe. Profesie mi okupiĝas pri tipografio kaj libro-kompostado, ankaŭ de malnovaj Esperanto-tekstoj.

16:45 UTK - Javier Ramos Nistal: Vikicitaro kaj Esperanto
Agadoj de vikimedianoj ĉe la projekto Vikicitaro (https://eo.wikiquote.org), Esperanta versio, citaĵoj de la tago, agadoj sociaj retoj, evoluigo de la esperanta Vikicitaro, mankoj kaj plibonigendaj aspektoj de la vikio.

Pri la preleganto:Administranto de Vikicitaro en Esperanto, Vicprezidanto de VMEO.

17:15 UTK - Alexander Shlafer: Ĉu eblas pliigi kontribuon de la Akademio kaj ĝiaj membroj al Esperanta Vikipedio?
Mi proponis krei manieron laŭbezone kunordigi la individuan kontribuadon de interesitaj Akademianoj al Vikipedio kaj similaj projektoj kun invito al kunlaborado de lingvaj spertuloj ekster la Akademio. Mi rekomendas eventualajn laborformojn por efektivigi tion.

Pri la preleganto:Membro de la Akademio de Esperanto.

17:45 UTK - Festo de la 20-a datreveno de la Esperanta Vikipedio