Vikipedio en Esperanto atingis 300 000 artikolojn!

La 18-an de Julio 2021 je 16:46 UTK la Vikipedio en Esperanto atingis 300 000 artikolojn. La koncerna artikolo temas pri Auppegard, eta komunumo en Francio, kaj verkis ĝin la uzanto Dominik. Temas pri plia granda marko en la klopodo provizi la plej ampleksan kaj ĝisdatan liberan retan enciklopedion, la laboro, kiu probable neniam estos finita.

Frua pioniro

La Esperantan Vikipedion fondis Chuck Smith la 6-an de Novembro 2001 kiel 11-a lingvan version de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝis nun estas la Esperanta Vikipedio meritata en la tutmonda Vikimedia movado pro sia frua fondiĝo. Fakte, ĝi aperis en la sama jaro kiel la unua lingva versio de Vikipedio, la angla.

Tiutempe Chuck Smith estis novulo en Esperantujo. Li signife famiĝis pro la fondo, sed poste al Esperantujo alportis ankaŭ aliajn gravajn aferojn, kiel iaman komputilan socian retejon Amikumu, iaman retejon por serĉi laborpostenon Eklaboru, kurson de Esperanto por anglalingvanoj en la fama platformo Duolingo, kaj plej nove poŝaparatan aplikaĵon Amikumu por trovi samlingvanojn por komuna praktikado de lingvoj. Pro sia “ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto” li estis deklarita Esperantisto de la Jaro 2015.

300 000 artikoloj

Vikipedio, kiel ĝenerala multlingva projekto, estis starigita kun celo krei la mondon en kiu ĉiu unuopa homo povas libere partopreni en tuta sciaro de homaro. Ĉiu verkita aŭ tradukita artikolo, ĉiu aldonita foto aŭ video, ĉiu korekto de mistajpo aŭ de malĝusta informo servas al tiu ĉi nobla celo.

Tial ankaŭ atingo de 300 000 artikoloj estas plia marko, kilometroŝtono sur la vojo al tiu ĉi misio. Kaj kun disvolviĝantaj scioj, ankaŭ Vikipedio ĉiame plu disvolviĝas kaj bezonos disvolviĝadi dum tuta ekzisto de homaro.

La preĝejo de Auppegard

La artikolo kiu markis tiun ĉi atingon temas pri Auppegard, komunumo en Francio, kie loĝas 704 homoj. La artikolon verkis la uzanto Dominik, ege laborema Vikipediisto, kiu nur en la Esperanta Vikipedio jam faris pli ol 110 000 redaktojn (kaj pliajn pli ol 37 000 redaktojn en aliaj Vikimediaj projektoj)!

La publikigo de la artikolo fare de Dominik simbolas preskaŭ 20 jarojn da laborado de multegaj kontribuantoj de ĉiuj loĝataj kontinentoj, kiuj helpis al ĝi. Apenaŭ kalkulebla kvantego da horoj estis kaj plu estas metata en la verkadon de la plej granda enciklopedio en Esperanto. Ĝia sukceso staras ankaŭ sur la ŝultroj de la tutmondaj partneroj, precipe de la Fondaĵo Vikimedio (kiu prizorgas la teĥnikan infrastrukturon) kaj kontribuantoj al aliaj projektoj (precipe Vikimedia Komunejo kaj Vikidatumoj), fruktojn de kies laboroj la Esperanta Vikipedio volonte enkorpigas. Grandaj dankoj kaj gratuloj venas al tiuj ĉi diligentaj, tamen ofte nevideblaj, kontribuantoj danke al kiuj ni ĉiuj povas ĝui aliron al bonkvalitaj enciklopediaj informoj per Esperanto!

Ankaŭ Libera Folio starigis la demandon ĉu gravas atingo de 300 000 artikoloj. Pli ampleksajn respondojn pri ĝia signifo estas en ties artikolo Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas?

Kampanjo Vikipedio 300 000

Pri la utileco kaj graveco de la Esperanta Vikipedio konscias ankaŭ aliaj gravaj Esperantaj organizoj. Tial, laŭ iniciato de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), partneriĝis Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IELI), Edukado@Interreto (E@I) kaj la Fonduso Instigo en la kampanjo Vikipedio 300 000. La celo estis instigi verkadon ĉe la Esperanta Vikipedio tiel, ke la limo de 300 000 artikoloj estos atingita antaŭ komenco de la 2-a Virtuala Kogreso de Esperanto / 106-a Universala Kongreso de Esperanto. Fine, la celita artikolkvanto estis  superita la 18-an de Julio 2021, do la 2-an Kongresan tagon. Ne plena sukceso, sed tre proksime! Samtempe aprezindas, ke danke al la kampanjo multaj homoj eksciis, ke ankaŭ ili mem povas redakti Vikipedion.

Dankon al ĉiu, kiu estis inspirita pere de la kampanjo kaj komencis verki Vikipedion, aŭ revenis al ĝi post longa tempo! Ankaŭ dankon al ĉiu disvastiganto kaj trejnisto, kiuj helpis per sia laboro!

Ek al 500 000 kaj plu!

Ni verkas la Esperantan Vikipedion jam preskaŭ 20 jarojn. Atingo de tia ĉi ronda cifero tamen provizas momenton por halti kaj pripensi kion ĉion ni per komuna laboro jam atingis. Ni, Vikipediistoj, vere meritas aprezon!

Kaj ni pripensu ankaŭ kion ĉion ni povas atingi en estonteco. Ekz. la plej granda Vikipedio havas ĉ. 6 300 000 artikolojn, do ni certe ne devas timi pri manko de priskribeblaj temoj 😉

Vikipedion verkas volontulaj verkantoj. Homoj, kiuj ne nepre estas universitataj profesoroj aŭ sciencistoj, sed kiuj bone konas sian fakon aŭ ŝatokupon. Kaj danke al kontrolado kaj korektado fare de aliaj Vikipediistoj pliboniĝas kaj fakta kaj lingva niveloj de artikoloj. Simple skribite, ju pli multaj okuloj kaj manoj, des pli kvalita kaj utila Vikipedio! Kaj dum lastaj jaroj eĉ la teĥniko pliboniĝis kaj ebligas al novuloj komenci signife pli rapide kaj facile ol antaŭe. Fakte, venu ankaŭ vi kaj helpu krei la plej grandan enciklopedion!

Images courtesy of Pascal Habermann, Nohat, Paullusmagnus, Wikimedia Foundation and Paubry

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top