En Vikimedio EO ni ŝanĝas la mondon al pli edukita kaj kapabla – kaj ni volas vin por ŝanĝi ĝin kun ni! Kandidatiĝu por alta funkcio en VMEO por esti elektita fare de la Ĝenerala asembleo la 16-an de Novembro 2025.
Aŭtoro: KuboF Hromoslav
Kunproponu agadon de Vikimedio EO en 2026
VMEO estas komunuma organizo, kiun kunkreas ĉiuj ni – aktivaj Esperantaj Vikimedianoj. Do ankaŭ vi povas partopreni en proponado de nia komuna agado kaj en efektiva agado mem. Nun, fine de jaro ni prepariĝas por la sekva jaro, kaj vi havas ŝancon fari viajn proponojn por la Jara plano 2026.
Kandidatiĝu por stipendio por Vikimanio 2026 – ĝis la 31-a de Oktobro 2025
Vikimanio estas la plej granda jara evento de la Vikimedia movado. Ĝi kunigas ecojn de konferenco, kunlaborejo kaj planejo por kernaj movadanoj, festivalo kun artaj spektakloj kaj sociumejo. En 2026 ĝi okazos en Julio en Parizo, Francio, Eŭropo. Nun vi povas kandidatiĝi por stipendio por kostoj de via partopreno.
Polemiko pri elekto de Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio. Vi povas voĉdoni ĝis la 22-a de Oktobro 2025
La Fondaĵo Vikimedio regule elektas siajn Estraranojn. La nuntempa elekto, kiu celas provizi 2 Estraranojn, finiĝos la 22-an de Oktobro 2025. Ĉi-jare tamen regas granda polemiko pro forigo de 2 kandidatoj nelonge ankaŭ voĉdonado fare de la komunumo.
La Esperanta Vikipedio atingas 375 000 artikolojn
La 7-an de Septembro 2025, nur kelkajn minutojn post noktomezo (laŭ UTK), la Esperanta Vikipedio atingis sian 375 000-an artikolon. Temas pri Pezoporus, genro de Aŭstraliaj papagoj, verkita de la longtempa Vikipediano Kani. Ĉi tiu impona nombro ne nur atestas pri la nekredebla laboremo de centoj da volontuloj dum la lastaj 23 jaroj, sed ankaŭ...
Stefangrotz kandidatas por administranto de Vikipedio
Stefangrotz kandidatiĝis por administranto de la Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdoni. Stefangrotz volas administri teĥnikaĵojn, kio estas domajno ne rapide prizorgata sed tre utila, do nuntempe plia administranto bonus.
AffCom rekonis VMEO-n Tema organizo
Granda novaĵo survoje al la misio de Vikimedio EO pri tutmonda regado de la Vikimedia movado – ekde hodiaŭ ni estas rekonitaj kiel Tema organizo de la Fondaĵo Vikimedio!
Nia 1a Strategia plano, kaj aliaj rezultoj de la 7-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-1)
La 8-an de Februaro 2025 jam 7an fojon kunsidis la Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO. Ĝi aprobis kelkajn gravajn ĉiujarajn mastrumistajn dokumentojn, kaj (aparte grave!) por la unua fojo ankaŭ nian propran Strategian planon, por la jaroj 2025-2026 😍 Samtempe reevidentiĝis la tendenco de koncentriĝado de laboro ĉe malmultaj aktivuloj, kaj la rilata bezono de...
OpenStreetMap navigas la mondon. Ni trejnis homojn kunkrei ĝin.
La libera mapo OpenStreetMap enorme helpas ĉiutagan navigadon de multegaj homoj, kaj helpas disvolvi teĥnikajn kapablojn de civitanoj. Ĝi estas frata al Vikimedio kaj ankaŭ tial ni kun helpo de Erasmus+ trejnis ĝiajn novajn kontribuantojn.
Komunumaj renkontiĝoj plibonigas Vikipedion. Kiel organizi ilin pli bone?
Danke al Erasmus+ mi veturis al Vikimediaj organizoj en Ĉeĥio kaj Nederlando por lerni pri ilia organizado de komunumaj eventoj.
