Stefangrotz kandidatas por administranto de Vikipedio

Stefangrotz kandidatiĝis por administranto de la Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdoni. Stefangrotz volas administri teĥnikaĵojn, kio estas domajno ne rapide prizorgata sed tre utila, do nuntempe plia administranto bonus.

Aŭtoro: Nohat kaj Paullusmagnus, CC BY-SA 3.0

Vikipedio celas krei ĝeneralan enciklopedion pri ĉiuj notindaj aferoj. Ĝi baze similas al paperaj ĝeneralaj enciklopedioj, sed ĝi kutime estas multe pli ĝisdata (pro rapideco de evoluo de scio, paperaj enciklopedioj estas kutime eksdataj jam en la tempo de sia eldono) kaj povas esti multege pli ampleksa (Vikipedio ne estas limigita de preskostoj, male ol paperaj enciklopedioj). Simile kiel aliajn Vikimediajn projektojn, ankaŭ Vikipedion verkas ĝiaj legantoj, kiuj klakis la butonon “redakti” supre de ĉiu artikolo, kaj iel helpis plibonigi la artikolon. Se ankaŭ vi volas transiri de simpla legado al kontribuado, ni rekomendas nian videan kurson Vikio por Eŭropo, kie vi lernos bazojn de kontribuado al Vikipedio, pri aŭtoraj rajtoj, plurmediaĵoj, kaj eĉ pri la frata projekto Vikifontaro. La kurson ni kreis kunlabore kun 3 aliaj organizoj kaj finance ĝin subtenis la Eŭropa unio per la programo Erasmus+.

Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Nuntempe en la Esperanta Vikipedio estas 10 administrantoj, sed pro la amplekso, famo kaj malnoveco de Vikipedio, novaj kapablaj administrantoj estas tre bonvenaj.

Antaŭnelonge la uzanto Stefangrotz kandidatiĝis por administranto de la Vikipedio. Stefangrotz jam havas teĥnikajn spertojn pri la Esperanta Vikipedio. Kaj ni invitas vin al la voĉdono.

Kio estas administranto?

Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.

Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en la Esperantaj Vikimediaj projektoj.

Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Vikimedio EO al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.

Abonu novaĵojn pri Esperanta Vikimedia komunumo!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri Esperanta Vikimedia komunumo (kandidatiĝoj pri administranto, petoj pri komentoj, gravaj ŝanĝoj kaj proponoj, ks.) kaj invitojn al specifa partopreno. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top