Polemiko pri elekto de Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio. Vi povas voĉdoni ĝis la 22-a de Oktobro 2025

La Fondaĵo Vikimedio regule elektas siajn Estraranojn. La nuntempa elekto, kiu celas provizi 2 Estraranojn, finiĝos la 22-an de Oktobro 2025. Ĉi-jare tamen regas granda polemiko pro forigo de 2 kandidatoj nelonge ankaŭ voĉdonado fare de la komunumo.

La Estraro de la Fondaĵo Vikimedio estas la plej alta decida organo de la fondaĵo. Ĝi faras altnivelajn (sendetalajn) decidojn – starigas la direkton por la fondaĵo, taskas al la Ĉefa Afergvida Oficisto kaj superrigardas ĝin. Estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio formale elektas la Estraro mem, tamen en apartaj voĉdonoj ĝi lasas la komunumon elekti siajn preferatajn kandidatojn, kiujn la Estraro poste nur formaligas.

Se vi plenumas la rajtigajn kriteriojn, vi povas voĉdoni ĝis la fino de la 22-a de Oktobro 2025.

Polemiko

En la nunaj elektoj tamen aperis granda polemiko, kiam la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio nur kelkajn tagojn antaŭ komenco de la komunuma voĉdonado decidis forigi 2 kandidatojn, kiuj tamen trairis antaŭajn elektajn etapojn. Aldone, la kialo por forigo (des pli tiom malfrua) estis de multaj komunumanoj konsiderata nesufiĉe konkreta kaj travidebla, kio malfermis spacon por diversaj interpretoj.

Superrigardo de la afero estas publikigita en aparta paĝo en la Meta-Vikio. Ni invitas vin trastudi ĝin por kompreni la situacion pli bone.

Laŭ indikoj kaj onidiroj, la (ne nepre konfirmitaj!) kialoj por forigo estis jenaj:

  • Ravan: politika risko por reputacio de la Fondaĵo Vikimedio pro la malfamiga gazetara kampanjo kontraŭ ŝi farata de por-Izraelaj amaskomunikiloj pro ŝiaj opinioj pri Palestino prezentitaj en ŝia sociaj medioj
  • Lane (Bluerasberry): konsiderataj konfliktoj de intereso pro agado de Lane en Vikimediaj komunukiloj, ekz. The Signpost

Laŭ ĉiuj publike disponeblaj fontoj, kiujn mi konsultis, ŝajnas, ke la kialoj estas portempaj kaj renverseblaj. Ŝajnas, ke neniu el la kandidatoj faris ion malbonan per si mem.  La kandidatoj estas bonvenaj kandidatiĝi en la sekva elekta raŭndo post 2 jaroj.

Reagoj al la polemiko

Diversaj partoj de la Vikimedia movadi reagis malsame al la polemikoj. Reagoj estis de plena akcepto de la klarigo de la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio ĝis alvokoj por bojkoti la elektojn.

La Estraro de Vikimedio EO ne faris apartan decidon pri reago al la situacio. Vikimedio EO forte subtenas bonan laboradon de la Vikimedia movado, inklude de la Fondaĵo Vikimedio. Tio estas parto de nia sinteno pri “ekosistema subteno” – do, subtenado de tiuj, kiuj subtenas nin (en tiu ĉi okazo, la Vikimedia movado). Kiam aferoj en la Vikimedia movado funkcias malbone, ni ŝanĝu ilin por funkcii bone. Tiu ĉi situacio ŝanceligis fidon de multaj komunumanoj, inklude de tiuj, kiuj plenumas altajn movadajn rolojn, kaj inklude de esperantistaj Vikimedianoj.

Mi invitas vin konsideri la aferojn bone kaj voĉdoni respendece kaj laŭ via plej bonaj scioj kaj konscio. Ĉu vi voĉdonos por neniu aŭ por ĉiuj kandidatoj, aŭ io ajn inter tio.

Abonu novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado (elektoj, petoj pri komentoj, gravaj ŝanĝoj kaj proponoj, ks.) kaj invitojn al specifa partopreno. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top