Kunproponu agadon de Vikimedio EO en 2026

VMEO estas komunuma organizo, kiun kunkreas ĉiuj ni – aktivaj Esperantaj Vikimedianoj. Do ankaŭ vi povas partopreni en proponado de nia komuna agado kaj en efektiva agado mem. Nun, fine de jaro ni prepariĝas por la sekva jaro, kaj vi havas ŝancon fari viajn proponojn por la Jara plano 2026.

Venu al la jena MetaVikia paĝo, trastudu instrukciojn tute komence kaj aldonu agadon, kiun vi mem volas / pretas gvidi aŭ almenaŭ helpi pri ĝi. Ĉu iu artikol-verka konkurso, reta evento, kreo de edukilo, aŭ io tute alia? Proponu! Mi, kiel Prezidanto, legos ĉion, eventuale diskutos kun vi private kaj fine surbaze de tio ĉio kreos finan version de la Jara plano.

 

Baldaŭ mi laboros ankaŭ pri Buĝeto 2026. Sed ĝi parte dependos de viaj proponitaj agadoj. Ĉiujn tiujn dokumentojn, kaj aliajn aferojn, ni traktos dum la sekva Kunsido de la Ĝenerala asembleo, la 16-an de Novembro 2026. Aliĝu nun!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top