Kandidatiĝu por stipendio por Vikimanio 2026 – ĝis la 31-a de Oktobro 2025

Vikimanio estas la plej granda jara evento de la Vikimedia movado. Ĝi kunigas ecojn de konferenco, kunlaborejo kaj planejo por kernaj movadanoj, festivalo kun artaj spektakloj kaj sociumejo. En 2026 ĝi okazos en Julio en Parizo, Francio, Eŭropo. Nun vi povas kandidatiĝi por stipendio por kostoj de via partopreno.

 

Mi persone partoprenis jam plurajn Vikimaniojn kaj mi tre ĝuis ilin, renkontis novajn homojn, lernis multajn novajn aferoj, de kiuj plurajn mi aktive uzas en kutima laboro de Vikimedio EO. Se ankaŭ vi volas konfirmi, ke la uzantonomoj en Vikipedio havas ankaŭ vizaĝon, kaj pretas komuniki en la angla, mi rekomendas partopreni.

Por aktivaj Vikimedianoj (ĉu redaktantoj de retaj Vikimediaj projektoj, aŭ aktivuloj en organizoj kiel Vikimedio EO, aŭ aktivuloj en aliaj roloj), aparte por tiuj kun bezono de financa helpo, estas disponeblaj “stipendioj”. Tiuj kovras flugon, loĝadon, partopren-kotizon, manĝaĵojn dum la antaŭ-konferencaj kaj konferencaj tagoj, kaj eĉ limigitan sanasekuron.

Se vi volas la stipendion, tamen rapidu! Vi havas tempon nur ĝis la 31-a de Oktobro 2025!

Rekomendoj

Por plialtigi vian ŝancon, jen kelkaj rekomendoj:

  • unue bone kaj detale tralegu la tutan paĝon pri stipendioj por ke vi komprenu ĉu vi plenumas la kriteriojn
  • konsideru unue verki vian kandidatiĝon en aparta dokumento (ekz. en LibreOffice Writer, aŭ Google Dokumento). tiel vi ne riskos perdon de via teksto se hazarde io okazos eraro pri via retkonekto, kaj samtempe havos bonan bazon por kandidatiĝi estontece
  • priskribu ĉiujn viajn gravajn agadojn. ekz. multaj homoj ne gajnis stipendion, ĉar ili ne indikis, ke ili alŝutas fotojn al Vikimedia Komunejo, ĉar ili kredis, ke nur Vikipediaj artikoloj gravas.

Abonu novaĵojn pri ne-Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn kaj invitojn al ne-Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj (ekz. Vikimanio). Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top