Se vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj (escepte ĝis 30) kaj estas aktiva Vikimediano, ni invitas vin al Vikimedia Junulara Konferenco 2025 al Prago, Ĉeĥio sub organizado de Vikimedio Ĉeĥio! Atendas vin 3 tagoj da diskutoj, prezentoj kaj retigado kun ĉ. 80 junaj Vikimediaj de la tuta Tero. La ĉefa temo de la konferenco...
Etikedo: en angla lingvo
Leksikotagoj 2024
Leksikotagoj (angle “Lexicodays“) estas senpaga reta evento fokusita al la leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj. Leksikografiajn datumojn eblas konsideri kiel “vortaraj” datumoj. Dum la evento okazos pluraj prezentoj, prelegoj, diskutoj kaj komunaj redaktadoj. La evento estos 2-lingva: en la angla kaj la indonezia, en diversaj proporcioj kaj manieroj. Vi povas partopreni eĉ sen aliĝo, sed via...
Reviziu Movadan Ĉarton en Aprilo 2024
En Aprilo 2024 vi povas revizii Vikimedian Movadan Ĉarton kaj lasi viajn komentojn kaj retrokuplojn pri ĝi. Sekvos plia traktado kaj por Junio 2024 estas planita ratifa voĉdonado.
Reprezentu VMEO-n en la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022
Meze de Oktobro en Norda Makedonio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022. La renkontiĝo celas helpi al disvolviĝo de la regionaj Vikimediaj organizoj kaj komunumoj, kaj plifortigi kunlaboradon inter ili. Kaj vi povas en ĝi reprezenti VMEO-n kaj / aŭ gvidi programeron!
(Kun)reprezentu Vikimedion EO dum la Vikimedia Pintkunveno 2022! Kandidatiĝu ĝis la 27-a de Julio!
En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030. Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio) estis denove invitita partopreni – kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo! Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ...
Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022
Vikidatumoj provizas strukturitajn liberajn datumoj kiujn povas konsulti kaj redakti kaj homoj kaj maŝinoj. Vikidatumoj kovras vastan gamon de temoj, kaj ĝiaj datumoj estas vaste reuzataj en aliaj Vikimediaj projektoj kaj ankaŭ ekster ili. Tial gravas, ke la datumoj estu prizorgataj por certigi altan kvaliton. Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022 vin invitas kune spekti...
Angla VikiPrintempo COE (CEE Spring) 2022
Vikikonkurson ĉe la anglalingva vikipedio pri Zamenhof kaj Esperanto organizita de Vikimedio Esperanto
Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!
En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!
Vikimedia Reta Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020
Vikimedia Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo (angle “Wikimedia CEE Meeting“) estas ĉiujara renkontiĝo celanta plibonigi kapablojn de Vikimediaj aktivuloj kaj plifortigi ligojn kaj kunlaboron ene de la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. En 2020 ĝi, pro la kronvirusa pandemio, okazos rete. Kutime de nia organizo estas invitata nur 1 aŭ 2 aktivuloj, eĉ...