Reviziu Movadan Ĉarton en Aprilo 2024

En Aprilo 2024 vi povas revizii Vikimedian Movadan Ĉarton kaj lasi viajn komentojn kaj retrokuplojn pri ĝi. Sekvos plia traktado kaj por Junio 2024 estas planita ratifa voĉdonado.

Ideo por la Vikimedia Movada Ĉarto venis dum la Ttumovada Strategia procezo por Strategio 2030. La Ĉarto celas difini la bazajn, universalajn aferojn de la Vikimedia movado, kiu multe influos nia postan komunan laboron.

Kreado de la Ĉarto okazis en pluraj fazoj kaj nun estas en pluraj fazoj aprobata. Ĝis fino de Aprilo 2024 okazas komunuma reviziado, do ankaŭ vi havas ŝancon komenti eventualajn problemajn, mankantajn aŭ misprezentitajn aferojn. Vi povas komenti ajnlingve, kaj eventuale iu tradukos vian tekston en la anglan (nuntempan laborlingvon de la tutmonda Vikimedia movado).

Post trakto de la komunuma retrokuplo estas por Junio 2024 planita ratifa voĉdonado.

Abonu novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado (elektoj, petoj pri komentoj, gravaj ŝanĝoj kaj proponoj, ks.) kaj invitojn al specifa partopreno. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top