Vikimanio estas la plej granda jara evento de la Vikimedia movado. Ĝi kunigas ecojn de konferenco, kunlaborejo kaj planejo por kernaj movadanoj, festivalo kun artaj spektakloj kaj sociumejo. En 2026 ĝi okazos en Julio en Parizo, Francio, Eŭropo. Nun vi povas kandidatiĝi por stipendio por kostoj de via partopreno.
Etikedo: neesperantlingva
2-a Internacia Kongreso Vikimedio, Edukado kaj Ciferaj Kulturoj
2-a Internacia Kongreso Vikimedio, Edukado kaj Ciferaj Kulturoj en Meksikurbo
23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025)
Ni invitas vin al la 23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025) en Kaŭo, Litovio, kun la temo „Prevento – diagnostiko – kuracado – reabilitacio de civilizaj malsanoj“. La kongreso estas organizata de aliuloj. Vikimedio EO partoprenas kiel partoprenantoj kaj gvidos Vikimedio-rilatan sesion. Vikimedio EO partoprenos kiel partnero en la projekto “SANO” subtenita de Erasmus+. Dankon!
Vikimanio 2025
Vikimanio - la ĉefa Vikimedia konferenco en 2025
Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025
Vikidatumoj (Vikimedia projekto pri strukturitaj datumoj redakteblaj kaj de homoj kaj de robotoj) provizas altvaloran servon ne nur per si mem, sed ankaŭ por aliaj Vikimediaj (frataj) projektoj. Sed kiel tio okazas kaj kiel la afero povas disvolviĝi? Dum la virtuala, anglalingva evento Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025 vi lernos kiel datumoj de Vikidatumoj estas...
EduVikia konferenco 2025
EduVikia konferenco 2025 (EduWiki Conference 2025) kunigas aktivulojn de edukaj spacoj en Vikimedio. Ĝiaj diligente elektitaj partoprenantoj venas de Vikimediaj Vikimedi-amikaj organizoj.
Vikimedia Junulara Konferenco 2025
Se vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj (escepte ĝis 30) kaj estas aktiva Vikimediano, ni invitas vin al Vikimedia Junulara Konferenco 2025 al Prago, Ĉeĥio sub organizado de Vikimedio Ĉeĥio! Atendas vin 3 tagoj da diskutoj, prezentoj kaj retigado kun ĉ. 80 junaj Vikimediaj de la tuta Tero. La ĉefa temo de la konferenco...
Leksikotagoj 2024
Leksikotagoj (angle “Lexicodays“) estas senpaga reta evento fokusita al la leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj. Leksikografiajn datumojn eblas konsideri kiel “vortaraj” datumoj. Dum la evento okazos pluraj prezentoj, prelegoj, diskutoj kaj komunaj redaktadoj. La evento estos 2-lingva: en la angla kaj la indonezia, en diversaj proporcioj kaj manieroj. Vi povas partopreni eĉ sen aliĝo, sed via...
Reviziu Movadan Ĉarton en Aprilo 2024
En Aprilo 2024 vi povas revizii Vikimedian Movadan Ĉarton kaj lasi viajn komentojn kaj retrokuplojn pri ĝi. Sekvos plia traktado kaj por Junio 2024 estas planita ratifa voĉdonado.
Vikimedio Eŭropo kaj amikoj, Marto 2024
Eŭropaj Vikimediaj organizoj kunlaboras, kunordiĝas kaj komune lernas. Parto de tiu ĉi procezo estas regulaj retaj renkontiĝoj nomitaj Vikimedio Eŭropo kaj amikoj. Dum ili estas traktataj temoj de la Vikimedia Strategio 2030, bazega superrigardo de nuntempa agado kaj aliaj porokazaj temoj. La renkontiĝo estas malfermita al ĉiu vikimediano kun ligo al Eŭropo. La renkontiĝa lingvo estas...
