Vikimanio estas la plej granda jara evento de la Vikimedia movado. Ĝi kunigas ecojn de konferenco, kunlaborejo kaj planejo por kernaj movadanoj, festivalo kun artaj spektakloj kaj sociumejo. En 2026 ĝi okazos en Julio en Parizo, Francio, Eŭropo. Nun vi povas kandidatiĝi por stipendio por kostoj de via partopreno.
Etikedo: ĉeesta
2-a Internacia Kongreso Vikimedio, Edukado kaj Ciferaj Kulturoj
2-a Internacia Kongreso Vikimedio, Edukado kaj Ciferaj Kulturoj en Meksikurbo
23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025)
Ni invitas vin al la 23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025) en Kaŭo, Litovio, kun la temo „Prevento – diagnostiko – kuracado – reabilitacio de civilizaj malsanoj“. La kongreso estas organizata de aliuloj. Vikimedio EO partoprenas kiel partoprenantoj kaj gvidos Vikimedio-rilatan sesion. Vikimedio EO partoprenos kiel partnero en la projekto “SANO” subtenita de Erasmus+. Dankon!
Vikimanio 2025
Vikimanio - la ĉefa Vikimedia konferenco en 2025
EduVikia konferenco 2025
EduVikia konferenco 2025 (EduWiki Conference 2025) kunigas aktivulojn de edukaj spacoj en Vikimedio. Ĝiaj diligente elektitaj partoprenantoj venas de Vikimediaj Vikimedi-amikaj organizoj.
Vikimedia Junulara Konferenco 2025
Se vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj (escepte ĝis 30) kaj estas aktiva Vikimediano, ni invitas vin al Vikimedia Junulara Konferenco 2025 al Prago, Ĉeĥio sub organizado de Vikimedio Ĉeĥio! Atendas vin 3 tagoj da diskutoj, prezentoj kaj retigado kun ĉ. 80 junaj Vikimediaj de la tuta Tero. La ĉefa temo de la konferenco...
Vivu eterne aŭ mortu provante (ZAT 2024)
Ni ĉiuj konas aĝiĝon kaj la malfacilaĵojn, kiujn ĝi alportas al la homo, ties familio kaj la socio. Sed ĉu aĝiĝo estas vere nepra? Ĉu eble homoj povus vivi signife pli longe ol 120 jarojn, kaj en plena sano? Kvankam daŭre tre eksperimenta, la scienco de aĝiĝo progresas, kaj singarde promesas uzeblon eĉ por granda...
VMEO dum Junulara Movada Foiro ĉe IJK 2022
Dum la Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando okazos la Junulara Movada Foiro (JMF), la plej granda kuniĝo kaj elmontro de junularaj esperantistaj movadoj tutmonde. Vikimedio EO (VMEO) partoprenos prezentante ĉe sia tablo per engaĝaj aktivaĵoj. Detaloj estas pripensataj, sed vi certe povas antaŭĝoji helpadon pri unuaj spertoj de redaktado de Vikipedio, aliĝon kiel volontulo...
