La 8-an de Februaro 2025 jam 7an fojon kunsidis la Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO. Ĝi aprobis kelkajn gravajn ĉiujarajn mastrumistajn dokumentojn, kaj (aparte grave!) por la unua fojo ankaŭ nian propran Strategian planon, por la jaroj 2025-2026 Samtempe reevidentiĝis la tendenco de koncentriĝado de laboro ĉe malmultaj aktivuloj, kaj la rilata bezono de pli multaj viglaj aktivuloj.
Ĝenerala asembleo estas la plej alta decida organo de VMEO. Laŭstatute ĝi devas kunsidi almenaŭ 1-foje jare. Ni tamen strebas kunsidi 2-foje jare – komence de jaro por trakti raportojn de la antaŭa jaro, kaj fine de jaro por trakti planojn por la sekva jaro. Tio ankaŭ helpas plifokusigi kaj malplilongigi la kunsidojn. Tamen, foje ni estas fine de jaro tro okupitaj kaj ellasas tiun nedevigan kunsidon.
La plej gravaj eroj de la 7a kunsido estis:
- aprobo de la Strategia plano 2025-2026
- aprobo de la Jara raporto 2024
- aprobo de la Jara plano 2025
- aprobo de la Jara buĝeto 2025
- diskuto pri la Financa raporto 2024
- diskuto pri la Revizia raporto 2024
Strategia plano 2025-2026
Certe la plej impresa parto de la kunsido estis aprobo de nia unua Strategia plano (SP). Ni konceptis SP-n jam antaŭ pluraj jaroj, lernis kiel verki ĝin, konsideris diversajn strategie gravajn laborojn… sed fine prokrastis ĝian verkon. Ĝis komenco de 2025! Ĝi estas tiom grava afero, ke ĝi meritas sian propran, pli detalan artikolon, por prezenti ĝiajn historion kaj estontecon.
La enhavon de la Strategia plano ni provizis speciale tiel, ke ĝi prezentu nur kelkajn, sed tre gravajn, celojn kiuj bezonas pli longan, fokusitan laboron por esti plenumitaj, kaj post plenumo ili laŭkrede signife antaŭenigos nian laboron. La celoj estas specifaj, mezureblaj, atingeblaj, rilataj al nia agado kaj tempe framitaj (tn. “SMART-celoj“).
En la plano ni havas 2 strategiajn prioritatojn kiuj sume enhavas 3 strategiajn celojn. Ili estas:
- Prioritato 1. Organiza disvolvo
- Prioritato 1, Celo 1. Plimultigo de membroj kaj aktivuloj
- Prioritato 2. Ebligaj Vikimediaj teĥnologioj kaj enhavoj
- Prioritato 2, Celo 1. Leksikografiaj datumoj por Esperanto en Vikidatumoj
- Prioritato 2, Celo 2. Subteno por Mallokaj ŝablonoj
Legu la plenan Strategian planon 2025-2026 en:
- MetaVikio de la Vikimedia movado (teksta dokumento)
- memstara projekto en Projektoj.org
- listo de laborpakaĵoj (unuopaj laboroj)
- tempolinio (montrita per Gantt-diagramo)
La Strategian planon ni publikigis ankaŭ en nia spaco en Projektoj.org – la nova projekta mastrumilo de TEJO por Esperantujo. Tiel ni povas mastrumi plenumadon pli bone, kaj vi kaj ĉiuj esperantistoj povas publike kontroli la progreson. Memoru, ke Strategia plano estas intence verkita por esti iom defia (sed atingebla), do ankaŭ via kontribuo indas! Kontaktu nin por interkonsenti kiel vi povas helpi!
Ĉar tio ĉi estas nia unua strategia plano, dum la verkado ni ankaŭ lernis plurajn aferojn. Fine de la jaro ni revizios ĝin kaj aplikos la lernitaĵojn. Precipe ni intencas finfine havi funkciantan Strategian komisionon (kandidatiĝu) kaj inkludi superrigardon de nia situacio (valoroj, vizio, misio). Ni ankaŭ vidos ĉu, kiom kaj kiel ni adaptu enhavon de la plano.
Aliaj mastrumistaj dokumentoj
Aldone al la 1a Strategia plano, ni aprobis ankaŭ la Jaran raporton 2024, Jaran planon 2025 kaj la Jaran buĝeton 2025. Tiel ni povas plene komenci laboron por la jaro 2025 sen plua bezono de buĝeta kaj labora provizoraĵoj. Ni celas la Jaran planon publikigi ankaŭ en Projektoj.org por ke estu publike videbla la progreso tra la jaro, kaj por instigi homojn (eble ankaŭ vin!) partopreni la agadon. Por tio ni tamen unue volas importi niajn malnovajn datumojn de nia antaŭa projekta mastrumilo al Projektoj.org. Tie ni havas tre bone preparitan ŝablonan projekton por Jara plano, do bonus povi reutiligi ĝin.
Tamen, ne ĉiuj bezonataj mastrumistaj dokumentoj estis pretaj por la kunsido. En la Estraro ni ne sukcesis provizi la Financan raporton 2024, kaj la Revizia komisiono ne provizis la Revizian raporton 2024. La kunsidintoj decidis prokrasti aprobon de tiuj ĉi dokumentoj por poste, laŭplane per koresponda voĉdonado.
Partoprenu agadon
Kiel bone videblas en la Jara raporto 2024, sed ankaŭ en la Jara plano 2025 kaj aparte en la Strategia plano 2025-2026, nuntempe en Vikimedio EO estas pluraj lokoj vakaj, aŭ postenuloj malpli aktivaj ol estus bezonate. Iom surprize tio validis ankaŭ por projektoj, kie homoj ricevus financan kontribuon…
Ni kredas, ke la Esperanta Vikipedio estas bona, ke ĝi alportas utilon al esperantistoj kaj helpas al tutmonda edukado. Kaj ni volas daŭre subteni ĝin kaj ĝiajn fratajn projektojn. Per organizo ni povas subteni ĝin pli bone kaj pli grandskale ol nur per verkado de ĝiaj artikoloj (kvankam tio estas la tuta bazo kaj ege bezonata!), precipe danke al grandaj subvencioj kiujn ni ricevas. Tamen, por ke organizo povu plenumi sian plenan eblaron, ĝi bezonas havi plurajn aktivulojn. Ja, eĉ nur oficiala tenado de organizo bezonas certan homforton por ekz. prepari dokumentojn por Ĝenerala asembleo, raporti al la Fondaĵo Vikimedio, bonteni teĥnikon de retejo, prizorgi librotenadon, mastrumi membrojn ks. Kaj aldonaj homfortoj estas bezonataj por fari la efektivan laboron kaj teni aktivulojn aktivaj.
Tial ni nun estas en situacio, kiam ĉiu unuopa nova aktivulo povas signife helpi al nia agado! Kaj tio povas esti vi! Estas multaj manieroj kiel vi povas helpi (vidu la plenan liston de bezonataj roloj) kaj por iuj estas bezonataj nur kelkaj horoj jare. Ni foje plenumas projektojn kun repagoj aŭ financaj kontribuoj, kaj kiel nia kerna aktivulo vi havos prioritaton por partopreni en ili!
Aparte gravas novaj homoj por la Estraro kaj la Revizia komisiono kaj ĉeforganizantoj de projektoj kaj eventoj. Se vi cerbumus kiel vi mem povas partopreni, certe nin kontaktu kaj ni trovos la plej bonan solvon. Kiel kantas Jonny M, “komune ni estas fortaj”.