Sano-defio 2026
Sano estas unu el plej gravaj aferoj, kiujn ni havas. Sed malgraŭ granda progreso en medicino dum lastaj jardekoj, ni daŭre estas neniel ajn proksime al kuraco de ĉiuj malsanoj, aŭ eĉ egala distribuo de jam ekzistantaj diagnozoj kaj terapioj al tiuj kiuj bezonas ilin.
Per tiu ĉi konkurso ni strebas plibonigi la situacion pri monda sano kaj invitas vin partopreni! Vi povas verki pri sano en vasta senco, kaj vi estas aparte bonvena verki kaj traduki rilate al alt-prioritataj temoj de “Horizonto de sano” – temoj kun alta eblo por amase plibonigi publikan sanon, kiuj ankoraŭ ne estas en la plena fazo de realigo de siaj eblecoj aŭ eĉ ne sufiĉe disvolvitaj por la merkato, sed jam ne plu pura sciencfikcio. Vi povas konsideri ilin kiel temojn, kiuj estos trarompoj en la venontaj jaroj aŭ en kelkaj jardekoj.
La konkurso estas vaste multlingva, do volonte invitu ankaŭ viajn ne-esperantajn amikojn.
Tiu ĉi defio estas organizita de la Vikimedia Uzanto-Grupo Vikimedio Esperanto kiel parto de la projekto “SANO” kunordigata de la Universala Esperanto-Asocio, kun partneroj Litovia Universitato de San-Sciencoj kaj Civiencia kun financa subteno de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.
