Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022

Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.)

Amerika monato 2021 rubando

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...

Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Unesko-konkurso 2021

La konkurso Unesko 2021 celas plimultigi enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn – kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj...

Afrika Monato 2021

Afrika monato 2021

  Afrika monato 2021 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta Majo 2021. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj precipe al Afriko.Vikivojaĝo estas ankoraŭ nova projekto, iom...

1Lib1Ref Januaro 2021

Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion. La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto). Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj! Pliaj detaloj: Konkursa paĝo en la Esperanta Vikipedio Premioj La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion! Subkampanjoj...

Azia monato 2020

Azio estas la plej granda kal la plej loĝata kontinento en la mondo. Azia monato celas plenigi tiun truon instigante al verko de artikoloj en Vikipedio kaj Vikivojaĝo (Vikipedia frato fokusiĝanta pri vojaĝ-gvidiloj). Azia monato 2020 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta Novembro de 2020. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto...

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2020

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2020 estas internacia kampanjo por aldonado de bildoj al artikoloj en diverslingvaj Vikipedioj. Dum jaroj, multaj volontuloj kolektis grandegan stokon de altkvalitaj fotoj, bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj. Ili nun estas disponeblaj en la Vikimedia Komunejo por libera uzado. Eĉ okazis pluraj kampanjoj, konkursoj kaj komunaj fotadoj por akiro de novaj fotoj,...

Scroll to top