Montru al Unesko utilon de Esperanto – partoprenu konkurson de UEA kaj ELiSo en Junio 2021

Laŭ rekta instigo de Unesko, organizas UEA kaj ELiSo konkurson en la Esperanta Vikipedio. En Junio 2021 verku novajn artikolojn, aŭ plibonigu jam ekzistantajn,  kaj vi helpos montri al Unesko utilon de Esperanto por ĝia misio, dum vi samtempe povas gajni belajn premiojn de UEA.

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) ĉi-jare festas jam 75 jarojn da subtenado de paco tie kie ĝi naskiĝas – en homaj koroj. Estante parto de la Unuiĝintaj Nacio ĝi apartenas al pintaj institucioj de tuta homaro.

Unesko per sia valoroj kaj idealoj celas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kontribui al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.

Kiel esperantistoj ni havas specialan rilaton kun Unesko. Unuflanke, esperantistoj jam delonge laboras por justa komunikado inter ĉiuj homoj, kio tre proksimas al valoroj kaj idealoj de Unesko. Duaflanke, Unesko agnoskas utilon de Esperanto por antaŭenigi sian mision. Tio estis manifestita ekzemple per 2 rezolucioj de Unesko favore al Esperanto, oficiala saluto ĉe pluraj Universalaj kongresoj, oficialaj rilatoj kun UEA, disponebligo de sia Kuriero ankaŭ en Esperanto, libro pri Unesko antaŭnelonge eldonita paralele en Esperanto kaj la ĉina, kaj tute freŝa (kaj daŭre funkcianta) enketo pri estontecoj de edukado, kiun Unesko formale lanĉis ne nur en siaj 6 oficialaj lingvoj sed ankaŭ en Esperanto. Tiuj ĉi rilatoj povas eĉ plifortiĝi se esperantistoj plue laboros laŭ la komunaj valoroj. Kaj konsekvence de pli granda subteno por Esperanto tutmonde, ankaŭ la Esperanta Vikimedia komunumo kreskos kaj povos provizi pli multe da pli kvalita libera scio por pli multaj homoj.

Partoprenu la konkurson

Unesko proponis al UEA (kun kiu ĝi havas formalajn rilatojn) disvastigi valorojn kaj idealojn de Unesko per Esperanto uzante Vikipedion. Kaj ĉar majstroj de Vikipedio estas ni, Esperanto kaj Libera Scio, ni baldaŭ interkonsentis pri kunorganizado de konkurso.

Kiel vi partoprenu? Simple en Junio 2021 verku aŭ plibonigu artikolojn pri Unesko en la Esperanta Vikipedio kaj listiĝu en la listo de partoprenantoj en la konkursa paĝo.

Se vi ankoraŭ ne kontribis al Vikipedio, aŭ nur malmulte, jen kelkaj konsiloj: Certe registriĝu (tio ne nur estas pli taŭga por lontempa kontribuado al Vikipedio, sed ankaŭ nepra por partopreni en la konkurso). En komenco preferu artikolojn traduki anstataŭ verki (tiel vi povas provizi bonkvalitajn artikolojn eĉ kun malmultaj scioj); rekomendidas la ilo EnhavTradukilo. Por kompreni Vikipedion pli bone, tralegu libreton Manlibro pri Vikipedio (ĝi estas jam signife datiĝinta, sed daŭre funkcias sufiĉe bone).

Fine, sukceson, kaj ĝuu la konkurson kaj Vikipedion!

 

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top