Respondu en Esperanto enketon de Unesko pri estonteco de edukado

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) kadre de preparado de Tutmonda raporto pri edukado invitas vin esprimi vian opinion pri estonteco de edukado. Instige de Renato Corsetti la enketilo estas ankaŭ en Esperanto. Respondu en Esperanto ĝis fino de Aprilo 2021.

 

Unesko, Vikimedio kaj Esperanto

Unesko estas sur la vojo de tutmonda subtenado de edukado, scienco kaj kulturo jam 75 jarojn. Ankaŭ surbaze de sukcesoj de ĝia laboro povas nun la Vikimedia movado funkcii tiel, kiel ĝi funkcias. Vikimedianoj uzas fruktojn de edukado, scienco kaj kulturo en sia laboro por disvastigi scion sub libera permesilo al la tuta homaro. Altedukitaj homoj povas sian vastan sciaron pli bone disvastigi per Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj. Sciencaj verkoj provizas elstarajn fontojn, de kiuj niaj redaktantoj ĉerpas informojn kaj kiujn citas per referencoj. Vikimedia movado zorgas, ke pli multaj homoj povu altnivele edukiĝi, partopreni en scienco kaj ĝui (kaj krei) manifestaĵojn de kulturo. En tiu strebado, Unesko rolas grandan rolon.

Tiu ĉi enketo estas jam plua fojo, kiam Unesko laboras pri Esperanto. Unesko faris 2 deklaraciojn pri Esperanto, plurfoje salutis Universalan Kongreson, ekde 2017 ĝia eldonaĵo Unesko-Kuriero estas disponebla ankaŭ en Esperanto (kaj sub libera permesilo CC BY-SA 3.0 IGO) kaj en 2020 ĝi kuneldonis libron en De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko paralele en Esperanto kaj la ĉina. Aldone, Unesko oficiale proponis al UEA zorgi pri disvastigado de valoroj kaj idealoj de Unesko per verkado de artikoloj en la Esperanta Vikipedio, kiuj tuŝas la temaron de Unesko.

Tamen, ĉi-foje temas pri la unua enketo de Unesko prezentita en Esperanto. Jam centoj da esperantistoj respondis ĝin kaj la organizantoj esperas pri miloj.

UEA alvokis ĉiujn esperantistojn al respondo de la enketo per sia Gazetara Komuniko N-ro 943. La projekto UN Esperante provizis aldonajn (malantaŭkulisajn) informojn, certe indajn je legado.

Kion fari nun?

La enketilo fermiĝos fine de Aprilo, do respondu ĝin kiel eble plej frue!

 

Poste indas observi Uneskon per ĝiaj retejo kaj sociaj retoj, legi Unesko-Kurieron en Esperanto, legi la libron De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko (kaj pro la libera permesilo sub kiu ili estas eldonataj, vi tuj povas ilin kopii al Vikifontaro – nur kontrolu por kiuj partoj validas libera permesilo!). Regulajn informojn provizas ankaŭ UN Esperante.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

2 Comments

  1. radioamatoro30 Aprilo 2021

    Mi bedaŭras ke la paĝaro de UNESKO uzas ian enketilon kiu estas blokita por mia lando (Kubo)! Ni devis kaŝi IP adreson kaj trovi alternativajn solvojn por partopreni, estus bone se internaciaj organizoj estus pli atentaj pri tiaj “diskriminaciaj” enketoj.

    Respondi
  2. […] antaŭnelonge eldonita paralele en Esperanto kaj la ĉina, kaj tute freŝa (kaj daŭre funkcianta) enketo pri estontecoj de edukado, kiun Unesko formale lanĉis ne nur en siaj 6 oficialaj lingvoj sed ankaŭ en Esperanto. Tiuj ĉi […]

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top