La libera mapo OpenStreetMap enorme helpas ĉiutagan navigadon de multegaj homoj, kaj helpas disvolvi teĥnikajn kapablojn de civitanoj. Ĝi estas frata al Vikimedio kaj ankaŭ tial ni kun helpo de Erasmus+ trejnis ĝiajn novajn kontribuantojn.
Kutima laboro de la Vikimedia movado estas subtenado de verkado de enhavo por Vikipedio kaj ĝiaj frataj retejoj. Tiujn retejojn komune vizitas ĉirkaŭ duona miliardo da homoj ĉiumonate kaj lernas per ili pri plej diversaj aferoj. Tamen, Vikimediaj projektoj uzas ankaŭ eksterajn servojn, kiuj aldonas valoron por lernantoj kaj tial indas je nia konsidero. Al ili apartenas ankaŭ OpenStreetMap, kiu provizas datumojn por mapoj uzataj precipe en Vikivojaĝo – libera turisma gvidilo. Aldone, OSM estas vaste uzata en diversaj aliaj retejoj, kaj poŝtelefonaj navigiloj, ekz. OsmAnd kaj Organic Maps.
OpenStreetMap jam havas certan, kvankam malgrandan, komunumoj de Esperantlingvaj kontribuantoj. Tio estas komprenebla – kiel esperantistoj ni nature pli fokusiĝas al la lingva flanko, dum OpenStreetMap fokusiĝas pri geografiaj datumoj. Natura intersekco estas geografiaj objektoj rilataj al Esperanto (ekz. famaj ZEOj), kaj Esperantlingvaj nomoj de geografiaj objektoj. Aliflanke, natura intersekco inter Vikimedio kaj OpenStreetMap estas libereco, kiu gravas por ambaŭ niaj movadoj.
Kontribuado al OpenStreetMap povas esti signife teĥnike postulema. Eĉ mi mem, kiam mi komencis antaŭ pli ol jardeko, ankoraŭ kiel studento de informadiko, havis malfacilaĵojn ekredakti ĝin kiel aŭtodidakto. Tamen, kun iomete da gvidon eblas fari utilajn redaktojn jam ene de unua horo, kaj iuj iloj tre faciligas kontribuadon (kvankam ankaŭ limigas…).
Nia vojo al trejnadoj
Konsiderante tion, ni decidis plibonigi niajn kapablojn pri prelegado kaj trejnado, specife celite al OSM. Jam pasintece ni prelegis kaj trejnis pri Vikipedio, sed dume ne pri OSM, do tio daŭre estis certa defio. Ni bezonis prepari novajn trejnajn materialojn, decidi kion ĉion trejni, en kiu vicordo kaj kiujn ekzercojn uzi. Por plibonigi tion ni planis edukan projekton, petis por ĝi subvencion de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono kaj ricevis ĝin.
Subtene aŭ inspire de la projekto, mi 3 foje veturis eksterlanden por spertiĝi pri subtenado de OpenStreetMap. Pro organizaj kialoj mi tamen uzis la helpon de Erasmus+ nur 2 foje. La restantan veturon mi pagis mem, kvankam la trejnadon kiun mi tiam liveris, mi dekomence preparis por la projekto.
Unue mi mempage veturis al Junulara E-Semajno (JES) en Storkow, Germanio. Tie mi testis la koncepton. La unuan tagon mi trejnis al homoj bazojn de OSM. Poste ili ekzerce aldonis iun punktan objekton (ekz. benkon aŭ lampon), linian objekton (ekz. trotuaron) kaj arean objekton (ekz. malgrandan konstruaĵon). La sekvan tagon ni devintus komune trairi proksimajn stratojn kaj aldoni detalojn al jam ekzistantaj objektoj per tre simpla kaj ludeca poŝtelefona aplikaĵo StreetComplete. Tamen, tiam mi ekmalsaniĝis, do ni nur mallonge trairis la areon de gastigejo, kaj mi revenis en mian liton por saniĝi.
Jam havante preparitajn trejnajn materialojn mi veturis al la organizo E-Senco al Poznano. La strukturo de mia trejnado estis la sama. Tamen, kompare al la antaŭa trejnado venis pli aĝaj homoj, do mi bezonis adaptiĝi al tio. La sekvan tagon ni trairis la kvartalon kaj aldonis multajn detalojn al la mapo. La partoprenintoj aparte aprezis, ke tiom teĥnikan aferon eblas redakti tiom simple (per StreetComplete).
Mia fina moviĝo celis la landan asocion de OpenStreetMap en Ĉeĥio. Tie mi intencis pli bone kompreni organizitan agadon por subtenado de OpenStreetMap per observado de ilia kunveno kaj diskutado kun la ĉefaj aktivuloj. De la Vikimedia kaj Esperanta movadoj mi havas rektajn spertojn, ke organizo povas vere multe helpi pri aferoj, kiujn maltaŭgas por komunumo. Partoprenis eĉ reprezentantoj de komercoj, kiuj uzas datumojn de OSM. Mi tre aprezis ekz. la interŝanĝon de ideoj rilate al kion ĉion organizo de volontula movado laŭeble faradu – niaj opinioj estis signife malsamaj, do ambaŭ ni povis plispertiĝi.
Konklude
OpenStreetMap, kiel neprofitcela movado, estas dependa de multaj aktivaj volontuloj. Kvankam iuj komercaj entreprenoj iomete subtenas ĝin per tiu aŭ alia maniero, ili tute ne povas kovri la tutan Teron. Tial restas ankoraŭ granda nefinuzita oportuno por teĥnika spertiĝo kaj civitana engaĝiĝo de multaj homoj por komunuma kreado de mapo de sia urbo, lando aŭ kontinento. Ni ankoraŭ pripensos kiel ni povas subteni tion. Dume mi dankas al Erasmus+ pro ebligis al ni komencon sur tiu ĉi vojo!