Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tio, ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon en pluraj landoj de la mondo. Hodiaŭ ni festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day). Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en...
Kategorio: informado
Vikimedio dum Retoso kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022
VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la Retoson kaj Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) en 2022 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 prelegon, 2 prezentojn dum la Virtuala Movada Foiro kaj 1 mallongan partoprenon en babilado pri faka agado de UEA. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).
Tago de Publika Havaĵo 2022
Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed dank’ al tio hodiaŭ ankaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ ni ankaŭ festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day). Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU, Usono kaj multaj...
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.
Respondu en Esperanto enketon de Unesko pri estonteco de edukado
Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) kadre de preparado de Tutmonda raporto pri edukado invitas vin esprimi vian opinion pri estonteco de edukado. Instige de Renato Corsetti la enketilo estas ankaŭ en Esperanto. Respondu en Esperanto ĝis fino de Aprilo 2021.
Ilustru Vikipedion! Jes, vi!
Vikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj. Tamen, ĝia alia, grava (sed ofte prisilentata) parto estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Jes, vi! Kredu! Dum la pasint-jara SES (Somera Esperanto-Studado), okazinta en julio, Esperanto kaj Libera Scio gvidis praktikan programeron pri aldonado de fotoj.
Tago de Publika Havaĵo 2021
Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tion ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj kaj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ estas Tago de Publika Havaĵo (Public Domain Day).
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aktive partoprenos la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2020 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Temas pri 2 sesioj en la Virtuala Movada Foiro kaj 1 babilado pri Vikipedio (kaj Vikimedio ĝenerale). La ĉefprezentanto estos nia prezidanto KuboF Hromoslav (Michal Matúšov). Publika listigo estas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.wiki/eventoj/ kaj partoprenantoj trovos...