VMEO partoprenis la EduVikian Konferencon 2025 en Kolombio

EduWiki 2025 picture group fare de Heidy Amaya ĉe Wikimedia Commons (CC-By-4.0)

La EduVikia Konferenco estas renkontiĝo por projektoj kiuj ligas Edukadon kaj Vikimediajn projektojn, ĉefe Vikipedion. Ĉi-jare ĝi festis sian trian eldonon de la 30-a de majo ĝis la 1-a de junio, en Bogoto, Kolombio. Esperantistoj membroj de VMEO havis gravajn rolojn kaj en la okazigo de la konferenco kaj en la prezentado kaj diskuto de edukaj temoj rilataj al la Vikimedia movado.

Ziko kaj Juan Sebastian fare de Sahaquiel9102 ĉe Wikimedia Commons (CC-By-Sa-4.0)

Tiu ĉi konferenco, kiu okazas ĉiujn du jarojn, havis sian unuan eldonon en Donostio, Eŭskio, kaj la duan eldonon en Beogrado, Serbio. La trian eldonon ĵus okazis en Bogoto kaj en ties organizo ĉefrolis Ziko van Dijk (Uzanto:Ziko) kiel membro de la Organiza Komitato kaj de la Programa Komitato. Ziko ankaŭ prezentis pluraj programerojn kiel la Inaŭgura Prelego au kiel prezenti Vikipedion antau Lernejoj kaj Universitatoj. Ankaŭ ĉeestis Juan Sebastian Quintero Santacruz (Uzanto:Sahaquiel9102) kiu partoprenis rondan tablon pri Juneco kaj Vikimedio.

EduWiki 2025 Opening Session slides

La konferenco estis bonega ŝanco lerni pri edukaj spertoj uzante Vikipedion en Edukado. Ekzemple, la kazoj de Bolivio kaj Kolombio (Legante Vikipedion en la Klasĉambro) aŭ la novaj uzoj de artefarita inteligenteco kaj multmediaj rimedoj por edukaj celoj en Vikimediaj projektoj.

Estis granda ĝojo kunhavigi spertojn kun dekoj da aliaj homoj laborantaj tra la tuta mondo kombinante edukadon kaj Vikipedion!

Juan Sebastian Quintero Santacruz (Sahaquiel9102)

Sahaquiel9102

View posts by Sahaquiel9102
Mi estas Vikimedia redaktoro ek de 2010. Mi estis la unua prezidanto de Vikimedio Kolombio kaj longtempa membro de ELiSo. Profesie, mi estas Naturscienca instruisto kaj nunteme mi studas magistriĝon pri Edukado de Biologio en Meksiko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top