Vikimedio dum Retoso kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022

VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la Retoson kaj Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) en 2022 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 prelegon, 2 prezentojn dum la Virtuala Movada Foiro kaj 1 mallongan partoprenon en babilado pri faka agado de UEA. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).

Publika listigo estas ankaŭ en la eventa kalendaro de nia retejo. Partoprenantoj trovos ĝin rekte en la eventa platformo Retevent, kiu estas komuna por Retoso (organizata de TEJO) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (organizata de UEA). Al la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto vi ankoraŭ povas aliĝi (individuaj membroj de UEA / TEJO povis aliĝi senpage ĝis la 20-a de Novembro 2022). La nomoj estas:
  • Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!
  • Babilu kun Amri Wandel
  • ViMF: Vikimedio EO
Fine de la prelego pri voĉa klavaro vi povos starigi demandon. La babilado kaj Virtuala Movada Foiro (ViMF) okazos en vidbabilejo kun eblo tuj interagi inter prezentanto kaj spektantoj. Tial ni des pli invitas vin veni – vi povos eĉ pli rekte riĉigi la sesiojn per viaj spertulaj rimarkoj kaj rakontoj.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top