En VMEO ni uzas tre potencan membran mastrumilon – CiviCRM. Ĝi estas bone uzebla ankaŭ en aliaj Esperantaj organizoj kaj projektoj. Spektu registraĵon de retseminario, kiun ni faris, kaj por profunde lerni venu al nia trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio.
Etikedo: Trejnado
Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado – per CiviCRM
Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna...
Vikimedio dum Retoso kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022
VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la Retoson kaj Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) en 2022 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 prelegon, 2 prezentojn dum la Virtuala Movada Foiro kaj 1 mallongan partoprenon en babilado pri faka agado de UEA. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).
Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)
Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel, ke ili restu kaj estu akceptataj de la...
Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj
Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos,...
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉeesta teknika staĝo ĉe Kvinpetalo kiu intruos pri naturo kaj kontribuoj al vikipedio (kreado/plibonigo de artikoloj pri tiuj temoj).
SEMEO 2022 : Ateliero Vikipedio
Prelegon kaj trejnadon pri vikipedio en Tuluzo, Francio.
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.
Ilustru Vikipedion! Jes, vi!
Vikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj. Tamen, ĝia alia, grava (sed ofte prisilentata) parto estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Jes, vi! Kredu! Dum la pasint-jara SES (Somera Esperanto-Studado), okazinta en julio, Esperanto kaj Libera Scio gvidis praktikan programeron pri aldonado de fotoj.