Tiun ĉi fakton, kiu estas ankoraŭ neevitebla, devos pli aŭ malpli frue alfronti ĉiu el ni. Tio koncernas ankaŭ nin, kiuj redaktas la Vikipedion aŭ en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj. Homoj ĝenerale ŝatas la rezulton de nia laboro – la plej granda enciklopedio en la historio de la homaro – sed kiom da ili...
Kategorio: Malantaŭ kulisoj
Nia membra mastrumado pliboniĝas danke al Erasmus+
En Vikimedio EO ni uzas progresajn teĥnikajn ilojn por plibonigi nian laboron. Sed tio kreas defion, ĉar malpli multaj homoj kapablas uzadi ilin. Tio bone videblas ĉe nia membra mastrumilo CiviCRM. Sed danke al malavara subteno de Erasmus+ ni dum JES 2022/2023 faris trejnadon pri CiviCRM kaj publikigos ankaŭ retan videan kurson.
Kiel aŭtomatigi varbadon kaj mastrumadon de membroj? Spektu registraĵon de retseminario pri CiviCRM
En VMEO ni uzas tre potencan membran mastrumilon – CiviCRM. Ĝi estas bone uzebla ankaŭ en aliaj Esperantaj organizoj kaj projektoj. Spektu registraĵon de retseminario, kiun ni faris, kaj por profunde lerni venu al nia trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio.
