Nia membra mastrumado pliboniĝas danke al Erasmus+

En Vikimedio EO ni uzas progresajn teĥnikajn ilojn por plibonigi nian laboron. Sed tio kreas defion, ĉar malpli multaj homoj kapablas uzadi ilin. Tio bone videblas ĉe nia membra mastrumilo CiviCRM. Sed danke al malavara subteno de Erasmus+ ni dum JES 2022/2023 faris trejnadon pri CiviCRM kaj publikigos ankaŭ retan videan kurson.

En Vikimedio EO ni uzas diversajn programojn por nia organiza laboro kaj mastrumado. Unu el ili estas CiviCRM, kiu al ni servas precipe por aliĝado kaj mastrumado de membroj, abonantoj, partoprenantoj de eventoj, dissendado de retpoŝto, varbado de volontuloj kaj foje por voĉdonoj. Jes, signife multaj aferoj por unu programo. Kaj estontece ni planas uzi ĝin ankaŭ por kolektado de donacoj kaj membraj kotizoj kaj plia aŭtomatigo 😅 Do, CiviCRM estas por nia laboro grava ilo kaj multe helpas nin.

 

La problemoj kaj (la?) solvo

Tamen, jam legante pri la vasta gamo de laboroj por kiuj ni uzas ĝin, vi povas ekvidi la problemon. CiviCRM estas aparte kompleksa programo kaj ne facilas memstare eklerni uzadi ĝin. Ankaŭ tial ni havas nur unu administranton de CiviCRM – min. Tio estas aparte malbona por sana disdivido de laboro kaj longtempa daŭropoveco de nia organizo. Kaj kvankam mi povus trejni novulon kiel uzadi ĝin, neniun ni dume trovis, kaj ne estas malprobable, ke tiu nova homo postnelonge forlasus la laboron (tio al ni jam okazis pasintece), do la tutaj tempo, energio kaj atento, kiun mi investus en ties edukadon forvaporiĝus, kaj ni bezonus komenci denove, sed kun perdita tempo.

Por solvi (aŭ helpi solvi) tiun ĉi defion mi organizis trejnadon pri CiviCRM dum JES 2022/2023 en Germanio. Ĝi estis alirebla por ĉiu partoprenanto de JES kaj – tre grave! – videoregistrita. Por organizi tian ĉi trejnadon estas necesaj multaj paŝoj – sendepende ĉu partoprenas 1 lernanto aŭ 50. Tiel, danke al video-registrado, la tempo, energio kaj atento, kiun mi investis en la trejnadon valoros longe post la trejando mem! De la registrita materialo mi muntos video-kurson kaj disponigos ĝin ne nur al niaj membroj sed al ĉiuj homoj, kiuj volos (aŭ bezonos) lerni.

Mi scias, ke ne ĉiuj el la trejnitoj mastrumos CiviCRM-n specife ĉe Vikimedio EO, kaj tio estas enorda! Pro 2 kialoj:

  1. ni povas (kaj planas) resti en kontakto kun mastrumantoj de CiviCRM en niaj amikaj organizoj – tiel ni povos helpi unu la alian kaj kune lerni;
  2. danke al la videa kurso, povos uzadon de CiviCRM lerni eĉ homoj, kiuj tute ne partoprenis la trejnadon! Tio estas belaĵo de videa kurso!

Kiel vi povas vidi en la suba bildo, la trejnado mem havis siajn defiojn kaj postulis kreivajn solvoj 😅 Do, kiam mallongis videa kablo, mi bezonis meti komputilon sur skatolojn de tabloludoj por plialtigi ĝin. Kaj same pri poŝtelefono, per kiu mi registris videon pri mi. Kaj noto por estonteco: prefere havu fermitan trejnejon, tra kiu ne trairas duono de partoprenantoj 🙄

En estonteco mi gvidos aliajn trejnadojn pri diversaj temoj. Tial bonas, ke mi povis praktiki la trejnadajn kapablojn, eĉ en malplifaciligitaj kondiĉoj. Tio helpos min, kaj aliajn trejnistojn, liveri eĉ pli bonajn trejnadojn 😎

Ebliga helpo de Erasmus+

Sed prepari kaj organizi tian ĉi trejnadon kaj krei videan kurson ne estas facila tasko. Multaj tempo, energio kaj atento estas bezonataj – tio des pli pezas, ke mi (kiel nuntempe ununura en VMEO, kiu povas tion fari) havas ankaŭ multajn aliajn respondecojn. Ankaŭ tial ni ne faris ion tian ĉi antaŭe.

Sed nun tio eblis danke al malavara subteno de Erasmus+ de la Eŭropa komisiono! Erasmus+ finance subtenis nian projekton kadre de sia Kerna Agado 1 (KA1) por edukiĝo de unuopuloj. Danke al tiu ĉi subteno ni povas pli lerni kiel efike gvidi kaj mastrumi nian organizon kaj tiel helpi al edukado de publikanoj. Samtempe ni kreas novajn edukilojn por niaj aktivuloj kaj aliaj interesiĝantoj, do la lernitaĵo restos ankaŭ por sekvaj aktivuloj.

 

Kaj nun temas pri vi!

Estas pluraj manieroj kiel vi mem povas partopreni! Unue, se vi estas aktivulo aŭ membro de Vikimedio EO kaj loĝas en la Eŭropa unio aŭ en alia program lando de Erasmus+ (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio) – vi povas partopreni en projekto de Erasmus+ nome de VMEO! Ni ne povas garantii vian partoprenon, sed ni certe konsideros vin. Aliĝu nun kiel interesiĝanto kaj ni kontaktos vin kiam ni havos pli konkretajn planojn.

Ĉu vi mem interesiĝas pri efika mastrumado de membroj kaj pripensas provi CiviCRM-n? Aliĝu al la Telegrama grupo en Esperanto pri CiviCRM! Tie ni kundividas spertojn kaj helpas unu la alian.

Ĉu vi volas lerni pri CiviCRM per la reta videa kurso, kiun ni kreas? Abonu novaĵojn per la suba abonilo kaj ni invitos vin al ĝi kaj al alia gravaj eventoj kaj edukiloj pri CiviCRM 👇

Interesiĝantoj pri CiviCRM

CiviCRM estas reta programo, kiu helpas al organizoj efike mastrumi grandajn kvantojn da membroj, kontaktoj, volontuloj, sendadi amasajn retpoŝtajn mesaĝojn, provizas membriĝan aliĝilon, por mastrumado de eventoj, por organizi kampanjojn, peticiojn, enketojn, kolektadi membrajn kotizojn kaj donacojn, kaj pli.

Se vi interesiĝas pri CiviCRM kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alia edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.

Se vi aktivas en iu(j) organizo(j), kiu(j) povus interesiĝi pri CiviCRM, skribu sube ĝian / ilian nomon kaj laŭeble bonan kontakton (retpoŝto, retejo, konto en socia retejo ks)

 

Image courtesy of Michael Boris Mandirola

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top