Kial indas korekti teĥnikajn erarojn? La projekto “Kontrolu Vikipedion”

Ĉu vi jam trovis rompitajn ligilojn, strangajn strukturojn kaj aliajn strangaĵojn en vikipedio? Ekde aprilo 2024 la Projekto:Kontrolu Vikipedion estas nia “kunlaboraĵo”, videbla por ĉiuj en la ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio. La projekto aŭtomate kolektas eraretojn en ĉiuj artikoloj de nia libera enciklopedio. Dum la lastaj monatoj pli ol 10 000 eraretoj estis forigitaj...

Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo

En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.

Esperantisto proponas revoluciigi Vikimediajn ŝablonojn

Ŝablonoj estas tre grava parto de Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj. Tamen, ilia prilaborado kaj bontenado inter diversaj lingvoj kaj projektoj estas tradicie dolorplena procezo, kiu kostas multajn tempon, energion kaj nervojn de teĥnike altkapablaj homoj. Esperantisto Amir E. Aharoni proponis solvon, kiu helpos ne nur al Esperantaj sed al ĉiuj Vikimediaj projektoj.

Scroll to top