Esperantisto proponas revoluciigi Vikimediajn ŝablonojn

Ŝablonoj estas tre grava parto de Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj. Tamen, ilia prilaborado kaj bontenado inter diversaj lingvoj kaj projektoj estas tradicie dolorplena procezo, kiu kostas multajn tempon, energion kaj nervojn de teĥnike altkapablaj homoj. Esperantisto Amir E. Aharoni proponis solvon, kiu helpos ne nur al Esperantaj sed al ĉiuj Vikimediaj projektoj.

Amir E. Aharoni en si mem kunigas lingvemulon kaj programaran inĝenieron en laboro por la Fondaĵo Vikimedio. En sia uzanto-paĝo li listigas 12 lingvojn, kiujn ni certanivele regas, kaj (ne tre surprize) inter ili estas ankaŭ Esperanto.

Havante propran sperton kun tiom multaj lingvoj en Vikimedia medio li identigis, ke la plej grava teĥnika ŝanĝo en la programaro de Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj estas: ŝablonoj devas esti mallokaj!

Ĉu lokaj aŭ mallokaj?

Ekzemplo de kutima ŝablono – informkesto pri persono (aŭtoroj: diveraj kontribuantoj, Tlustulimu, CC BY-SA 3.0, GNU GPL)

Kion tio signifas? Unue, certa enhavo estas loka por ĉiu projekto (uzebla nur en ĝi) kaj alia enhavo estas malloka, centre stokita kaj disponebla por ĉiuj projektoj. Mallokaj estas ekzemple plurmediaĵoj en Vikimedia Komunejo, datumoj en Vikidatumoj, personaj JS-aj kaj CSS-aj paĝoj, uzantopaĝoj kaj plej nove ankaŭ personaj agordoj. Tial ekzemple foton, kiun vi alŝutis al Komunejo vi povas uzi en la Esperanta Vikipedio, sed ankaŭ en la Esperantaj Vikivojaĝoj kaj eĉ en la pola Vikicitaro. Kaj ŝanĝo en ĝi estas aŭtomate videbla en ĉiuj lokoj, kie ĝi estas uzata.

Ŝablonoj estas tre gravaj – ili provizas utilajn funkciojn, kiel unueca klara prezento de biografiaj informoj pri persono, ĉiam aktuala ligilo al oficiala retejo de organizo, aŭ atentigo pri manko de fontoj en artikolo. Sed krei ŝablonon dekomence estas sufiĉe malfacila afero kaj postulas almenaŭ bazan komprenon de programado. Kopii kaj adapti ŝablonon de alia vikio eblas, sed ankaŭ tio havas siajn defiojn – tradukado ne facilas, ankaŭ ĝi postulas komprenon de programado, ĝisdatigado estas temporaba kaj malfacila.

Avantaĝoj de mallokaj ŝablonoj

Mallokaj ŝablonoj helpus precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj vikioj. Al tiuj apartenas ankaŭ ĉiuj Vikimediaj projektoj en Esperanto.

Ĉiuj vikioj havus ĉiam la plej aktualan, povuman kaj funkciantan kodon. Tradukado de ŝablona interfaco ne plu postulus sperton pri programado. Ĝisdatigado okazus nur 1-foje kaj tiel ŝparus amasegon da tempo, energio kaj nervoj.

Kompreneble, ĉiu vikio povus daŭre uzadi siajn lokajn ŝablonojn. Mallokaj ŝablonoj provizus novan avantaĝon, sed lasus la eblon “resti ĉe la malnova maniero”.

Kion fari nun?

La teĥnika ŝanĝo por ebligi mallokajn ŝablonojn estas signife granda kaj postulas produktan kaj projektan mastrumadojn fare de la Fondaĵo Vikimedio. La plej bona maniero kiel vi povas helpi estas esprimi vian subtenon publike en rilataj paĝoj.

 

Krome, enkadre de la Komunuma dezirlisto 2020 estas propono, kiu kvankam ne celas plenan funkciadon de mallokaj ŝablonoj, sed pavumas la vojon al ĝi. Voĉdonado ĉi tie estas tempe limigita, do necesas voĉdoni ĝis la 21-a de decembro 2020!

 

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

3 Comments

  1. Javier Ramos15 Decembro 2020

    Mi suferegas kiam mi devas rekodigi anglalingvajn ŝablonojn, foje eĉ mi ne sukcesas, foje mi nur devas kopii la kodon 😀😃!
    La ideo estas bonega sed ĉe ĝi havas ian ŝancon?
    Ĝi faculigus la vivon de amaso da vikipedioj, ĉefe de tiuj, kiuj ne havas amason da volontuloj, ĝi dunus multege da libera tempo por “utilaj” malpli burokratajn taskojn!

    Respondi
    1. KuboF Hromoslav21 Decembro 2020

      Mi kredas, ke ĝi la nuntempa propono ĉe Komunuma dezirlisto havas bonan ŝancon. Sed necesas voĉdoni nun!
      La ĝenerala propono pri mallokaj ŝablonoj estas signife pli granda, kaj ĝi postulus multe pli granda volon. Tiun volon ni povas montri iom post iom. Ni certe provu! Fakte, ankaŭ Esperanta Vikivojaĝo maturiĝis post 5 jaroj da laboro, kaj ni ja sukcesis!

      Respondi
  2. KuboF Hromoslav27 Decembro 2020

    La propono venkis en la Komunuma enketo pri listo de deziroj 2021! Ĝi eĉ ricevis historie plej multajn voĉojn 🙂 Dankon al ĉiu, kiu aldonis sian voĉon!
    https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Wishlist_Survey_2021/Results/eo

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top